Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La rivero kaj la monto : Learn Esperanto with subtitles – Story for Children “BookBox.com”

BookBox publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Priskribo de la rakonto: La rivero opinias, ke la vivo de la monto estas pli komforta kaj
paca ol ŝia. Ĉu tio veras?
Get our FREE App for Android: https://bit.ly/2oAUev9 and for iOS: https://apple.co/2Isv5th

Subscribe for new videos every week!: https://www.youtube.com/user/bookboxinc/?sub_confirmation=1
More Esperanto AniBooks: https://www.youtube.com/watch?v=_fmqZmaojaA&list=PLPDzF0B97OtGYLPwIiGpRjIXigF6tn1tb

La rivero kaj la monto
Reverkita de BookBox
Unu tagon la rivero demandis sin,
“Ĉu mi devos plu flui dum mia tuta vivo?
Ĉu mi ne povus halti kaj ripozi
dum iom da tempo?”
Ŝi bezonis konsilon,
do ŝi alparolis la monton
kaj esprimis al li siajn pensojn.
La monto ekridis kaj diris:
“Hej, rigardu min,
mi staris en la sama loko
dum longega tempo!”
La rivero respondis,
“vi estas firma kaj fiksita en unu loko,
kiel vi povus laciĝi?
Rigardu min, mi devas daŭre moviĝi.
Mi ne povas ripozi
eĉ dum unu minuto!”
La monto ridetis.
“Tiel vi sentas,
sed mi tediĝas starante tie-ĉi,”
li respondis.
“Ĉiun tagon mi vidas la samajn arbojn
kaj la saman parton de la ĉielo.
Kelkfoje mi sopiras:
se mi nur povus moviĝi kiel la rivero.
Mi vizitus novajn arbarojn kaj vilaĝojn.
Mi akvumus iliajn kampojn,
ebligus vivon
kaj estus tiom amata de ĉiuj.”
La rivero interrompis,
“Tio estas stranga!
Via vivo estas tiom komforta kaj paca,
sed tamen vi havas tiujn sentojn.”
“Vi ne komprenas, mia fratino.
Vi estas adorata de ĉiuj.”
la monto ame respondis.
Vi fluas por la bono de aliuloj.
Kaj ne nur tio!
Post kiam vi fordonis tiom multe,
vi ankoraŭ donacas tion,
kio restas, al la maro.”
Aŭdante tion,
la rivero kliniĝis antaŭ la monto
kaj diris kun granda entuziasmo,
“Vi pravas, mia frato.
La vera celo de mia vivo
estas ebligi vivon de aliuloj.
Dankon pro viaj afablaj kaj saĝaj vortoj!”
ŝi diris.
Tiam, dum la monto ridetis
pro ŝia nova pozitiva energio,
ŝi forfluis kun laŭta ŝpruca sono
kaj sentis sin tre feliĉa.

Story: Rewritten by BookBox
Illustrations: Kallol Majumder
Music: Arnab B. Chowdhury
Translator: Nicole Else
Narration: Stela Besenyei-Merger
Animation: BookBox

WEBSITE: http://www.bookbox.com
FACEBOOK: https://www.facebook.com/BookBoxInc/
INSTAGRAM: https://www.instagram.com/bookboxinc/
TWITTER: https://twitter.com/bookboxInc

#BookBoxEsperanto #Learn2Read

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi tuj manĝos la …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?