Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La Princino Bienistino: Learn Esperanto with subtitles – Story for Children and Adults “BookBox.com”

bookboxinc publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

► Buy the book in English on Amazon(US): Kindle: https://amzn.to/2BUZtIw
___________________________________________________________________________________
Can a princess ever become a farmer? Find out for yourself.

La Princino Bienistino
Fabelo de la Bhila popolo
Kansari estis la filino
de potenca reĝo.
Kvankam ŝi estis princino,
ŝi ĉiam revis iĝi bienistino
ekde kiam ŝi estis infano.
Tio kolerigis ŝian patron,
kaj kiam ŝi plenkreskis,
ŝia patro ordonis ŝin
forlasi la palacon.
“Mi volas ke vi spertu
kiom malfacila estas la vivo
ekster la palaco.
Nur tiam vi komprenos.”
li diris kolere.
Do Kansari pakis la semojn
kiujn ŝi kolektadis
dum sia tuta infaneco,
kaj foriris por vivi
en la arbaro.
Ŝi konstruis
malgrandan kabanon
kaj komencis planti semojn
en la apuda kampo.
Estis malfacila laboro,
sed Kansari estis helpata
de siaj tri novaj amikoj:
kato, papago kaj araneo.
La kato ĉasis ratojn
en la kampo.
La araneo prizorgis
la kabanon.
La papago flugis
tra la tuta regno
kaj raportis la plej
freŝajn novaĵojn.
Ili ĉiuj fariĝis bonaj amikoj
kaj kune vivis feliĉe.
Ne estis longe ĝis
ĉiuj en la regno
priparolis la abundan
bienon de Kansari.
Tio furiozigis la reĝon
kaj li iris al Indra,
la reĝo de la dioj.
La reĝo petis ke Indra
helpu lin,
ĉar li volis instrui lecionon
al Kansari.
“Mi prizorgos la aferon.
Mi sendos trosekecon.
Ĉiuj kultivaĵoj elsekiĝos
kaj mortos!”
diris Indra.
La papago aŭdis tion
kaj rapide
rakontis ĉion al Kansari.
Kansari kaj ŝiaj amikoj
tiam movis siajn kultivaĵojn
al malseka fluejo
de la rivero.
Kiam la trosekeco okazis,
ĉiuj kultivaĵoj en la
regno elsekiĝis,
sed la kultivaĵoj
de Kansari postvivis.
Indra vidis tion
kaj gratis sian kapon.
“Mi sendos inundon.
Tio haltigus Kansari,”
li diris.
Sed denove,
la papago aŭdis
kion Indra diris.
Tiam, Kansari,
kune kun ŝiaj amikoj,
plantis kreskaĵojn
sur la deklivo de monteto.
Kiam venis la diluvo,
ĝi dronigis
ĉiujn kultivaĵojn en la regno.
La kultivaĵoj de Kansari
estis la solaj kiuj postvivis,
ĉar la troa akvo
simple fluis suben.
“Mi sendos centojn da ratoj!”
decidis Indra.
Sed la papago informis la
katon pri la plano de Indra.
“Bonege!
Mi vokos miajn kat-amikojn
por ĝui festenon!”
ronronis la kato.
Baldaŭ la katoj manĝis
ĉiun raton en la kampo.
Nun Indra estis
je la fino de sia pacienco.
“Mi sendos birdojn!
Ŝi ne povas savi siajn
kultivaĵojn de birdoj!”
li diris.
Sed la araneo vokis
siajn araneo-amikojn
kaj ili teksis gluecajn
araneaĵojn
super la kultivaĵoj.
Kiam la birdoj atakis
la kultivaĵojn
ili estis kaptitaj
en la gluecaj retoj.
La kultivaĵoj estis
savitaj denove.
Sed nun,
la reĝo havis pli
grandajn problemojn.
La trosekeco kaj inundo
detruis
ĉiujn kultivaĵojn en la regno.
La popolo estis malsata.
La reĝo iris al Indra
por peti helpon.
“Vi ne bezonas mian helpon.
Via filino Kansari
jam manĝigas la popolon!”
diris Indra.
Li gvidis la reĝon
al la arbaro.
Tie li vidis Kansari
kaj ŝiajn amikojn
donantajn sakojn
da greno al ĉiuj.
La reĝo hontis pro siaj agoj,
kaj fieriĝis pro sia filino.
“Estas pli noblaj aferoj
ol vivi en palaco.
Ĉu vi ne konsentas?”
demandis Indra.
La reĝo
petegis pardonon de sia filino
kaj postulis ke ŝi revenu
al la palaco.
Ŝi pardonis sian patron
sed ne reiris al la palaco;
ŝi restis en sia kabano
apud la kampoj,
kaj vivis feliĉe
kun siaj amikoj.
Kansari iĝis konata kiel
la Princino Bienistino.

Illustrations: Emanuele Scanziani
Music: Ladislav Brozman & Riccardo Carlotto
Animation: BookBox
Translation: Luis Forge Santos Morales
Narration: Jeremy Aldrich & Nicole Else

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu bojas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?