La elfoj kaj la ŝufaristo: Learn Esperanto with subtitles – Story for Children “BookBox.com” bookboxinc publikigis antaŭ 1 jaro 4 1 komentu! 06:16 esperanta Ŝati Malŝati Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo ► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback and Kindle:https://amzn.to/2QR6F2X Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2QqZLxw ______________________________________________________________________________ A poor cobbler and his wife worked very hard but could never earn enough to live comfortably. Watch how two little elves come to their rescue. La elfoj kaj la ŝufaristo adaptita de Bukboks Kvankam Petro Ŝufaristo estis tre laborema kaj tre afabla kun ĉiuj en la vilaĝo, li ne sukcesis perlabori sufiĉe da mono farante ŝuojn. Dum iu malvarma kaj neĝa tago restis al li en la butiko sufiĉe da ledo nur por unu paro da ŝuoj. Je tiu vespero, Petro atente tondis la valoran ledon kaj lasis ĝin tie por matene kunkudri. Tuj post kiam la suno leviĝis la sekvantan matenon Petro pretis por komenci labori, sed kun granda surprizo li rimarkis tre lerte kaj bele faritan paron da ŝuoj sur sia labortablo. “Tio estas magia!” diris lia edzino Cecilia dum ili rapide metis la ŝuojn en la montrofenestron ĉar la aĉetado por la festsezono ĵus komenciĝis. Bonŝance la ŝuoj perfekte taŭgis por la postulema Sinjorino Snigins kaj ŝi pagis ne tro malaltan sumon por ili. Per la mono Petro povis aĉeti pli da ledo, sufiĉe por du paroj da ŝuoj! Vespere li ree eklaboris kaj tondis la ledon kaj lasis la ledpecojn sur la tablo kiam li enlitiĝis. Esperante fari belajn ŝuojn, li endormiĝis sonĝante pri ŝuoj. Kiam li vekiĝis frue la postan matenon li ree vidis du lerte faritajn parojn. Ankaŭ ili estis rapide aĉetitaj ĉar ili estis majstre preparitaj. Nun Petro povis aĉeti sufiĉe da ledo por kvar paroj. La magio plu daŭris dum iom da tempo kaj Ŝufaristo fariĝis bone konata nomo por la plej altkvalitaj ŝuoj en la urbo! La vivo de Petro kaj Cecilia fariĝis multe pli facila. Iun tagon Cecilia diris: “Mi scivolemas kiu tiom diligente helpis nin?” Petro eldiris, “Ĉi vespere ni kaŝos nin en la butiko kaj rigardos tion kio okazos tie! Dirite, farite! Precize je noktomezo du etaj elfoj envenis sur la piedpintoj kaj eklaboris, farante rapide la belegajn ŝuojn! Ili surhavis eluzitajn vestaĵojn kaj ili mem tute ne havis ŝuojn. Antaŭ la sunleviĝo ili jam estis for lasante plurajn parojn da ŝuoj pretaj por esti vendataj dum la tago. Petro kaj Cecilia estis tre dankemaj al tiuj etaj elfoj kaj zorgis pri ili ĉar ili laboris tiom multe en tia malvarma vetero. Do Petro decidis fari du etajn parojn da ŝuoj kaj Cecilia kudris varmajn vestaĵojn por ili ambaŭ. La vesperon antaŭ Kristnasko anstataŭ ol lasi pecojn da ledo, ili lasis la etajn ŝuojn kaj vestaĵojn kaj ree kaŝis sin. Je noktomezo la elfoj alvenis kaj vidis la novajn vestaĵojn. Fulmerapide ili surmetis ilin sur siajn etajn korpojn! Ili estis tiom feliĉaj ke ili ridis kaj ridis kaj dancis el la fenestro kaj malaperis por ĉiam. Petro daŭrigis fari ŝuojn ĉiun tagon kaj li kaj Cecilia havis tre feliĉan kaj kontentigan vivon. Ankaŭ la elfoj feliĉis! Story: Retold by BookBox Illustrations: Charudutta Prabhu Desai Animation: BookBox Music & Art Director: Holger Jetter Translation: Nicole Else Narration: Jonathan Cooper FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com Montri pli...