Zepo la zebro : Lernu Esperanton kun subtekstojn – Story for Children “BookBox.com” bookboxinc publikigis antaŭ 9 jaroj 04:58 esperanta 6 2 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Zippy the Zebra, is totally bugged with fleas. Find out how Zippy gets rid of these fleas with the help of his new friends. Zepo la zebro de Urmila Ellappan Zepo piediris dum longa tempo en la afrika savano por atingi lageton. Pro soifo li trinkis abunde kaj poste ripozis en la ombro de baobabo, kie estas malpli varme. Zepo provis endormiĝi sed li sentis sin tre malkomforta kaj jukema. Jam dum tagoj etaj puloj kovris lian korpon. Li provis forigi la pulojn svingante sian voston de unu flanko al la alia. Li provis forigi la pulojn stamfante per la kvar kruroj unu post la alia. Li eĉ provis stamfi per la kvar kruroj samtempe! Li frotis sian tutan korpon kontraŭ arbotrunko. Li provis forigi kelkajn pulojn lekante sian vizaĝon per sia longa lango. Sed ŝajne nenio funkciis! La puloj ne pretis foriri! Nenia svingado aŭ lekado, nenia frotado kaj stamfado povis forigi ilin. Finfine li estis tiom laca, tiom iritita ke li rulis sur la grundo kun la piedoj supre en la aero. Sur alta branĉo de la dika baobabo li vidis du birdetojn. Ili estis tre bruemaj, signis per la okuloj kaj rapidis suben. “Mirige, ni fulmorapidis, ĉu vi bone travivis tion, Pik?” “Certe Pek, senprobleme!” “He, saluton, mi estas Pik!” “Kaj mi estas Pek, saluton!” Ridetante iom embarase Zepo ekstaris ree sur siaj piedoj. “Saluton, estas plezuro vidi vin, mi estas Zepo.” “Vi estas kovrita de tiom bongustaj kaj allogaj puloj!” Pik kaj Pek metis sin sur la dorson de Zepo. “Bongustaj?” grumblis Zepo. “Mi estas plenplene infestita per ili! Mi ne sukcesas forigi ilin, kiom ajn multe mi klopodas.” “Ni tre malsatas, Zepo kaj ni ege ŝatas pulojn. Ĉu vi bonvolus permesi al ni manĝi ĉiujn tiujn …aĉajn bestetojn?” demandis Pik kaj Pek. “Certe, mi invitas vin tion fari!” respondis Zepo kun ĝojo. La birdoj ekmanĝis. Ili kaptis la pulojn sur la vizaĝo kaj la kruroj, ili formanĝis tiujn sur la ventro de Zepo kaj ankaŭ sur la dorso. La zebro ne moviĝis kaj lasis la birdojn kapti tiom multajn kiel ili volis. Kaj finfine ili ĉiuj estis kontentaj. La zebro ne plu suferis pro la ĝenaj puloj kaj la du birdetoj ĝuis tre bongustan manĝon. “Multan dankon pro la kaptado de tiuj aĉaj puloj kiuj estis sur mia korpo.” “Dankon…” “Dankon…” “Ho, ni devas danki vin ke vi lasis nin senpage manĝi tiujn jukulojn… tiujn pulojn.” Kiam bestoj helpas unu la alian kiel Pek kaj Pik helpis al Zepo oni nomas tion simbiozo. Author: Urmila Ellapan Illustrations: Emanuele Scanziani Music: Holger Jetter Animation: BookBox Translation: Nicole Else Narration: Tim Stackpool FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com Montri pli...