La fluganta elefanto : Learn Esperanto with subtitles – Story for Children and Adults “BookBox.com”
bookboxinc publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
► Buy the book in English on Amazon(US): Kindle: https://amzn.to/2BUZtIw
___________________________________________________________________________________
Find out how a flying elephant changes the life of a poor farmer.
La fluganta elefanto
Fabelo de la Bhila popolo
Iam farmisto de sukerkanoj
vivis en eta vilaĝo.
Li tre diligente laboris
sur siaj kampoj
kaj esperis
havi grandan rikolton.
Iun matenon,
li rimarkis ke granda parto
de liaj plantoj malaperis.
La postan tagon,
alia giganta parto
de la plantoj
ne plu estis tie.
“Ĉi-vespere mi ne enlitiĝos
por vidi kiu manĝas
miajn sukerkanojn,”
la farmisto diris al si mem.
Tiun nokton
li atendis ĉe la fenestro
rigardante siajn kampojn.
Kiam la luno ekaperis
li vidis etan punkton
kiu pligrandiĝis
en la ĉielo.
Tio estis elefanto,
kiu flugis rekte
al lia kampo!
La farmisto rigardis
kun miro
kiel ĝi surteriĝis kaj
ekmanĝis liajn sukerkanojn.
Li eliris sur la piedpintoj
kaj atendis
ĝis la elefanto
estis finmanĝinta.
Kiam la elefanto
pretis forflugi,
la farmisto ektenis
ĝian voston por kapti
la elefanton.
Preskaŭ tuj li flugis
super siajn kampojn
al la Paradiza
reĝolando de Indra.
La Paradizo
estis plenplena de
belaj birdoj kaj floroj.
La tero estis kovrita de
arĝentaj herboj
kaj valoraj juveloj.
La farmisto tuj trovis la
reĝan palacon
kaj renkontis Indra.
“Via elefanto
flugis malsupren
kaj manĝis ĉiujn
miajn sukerkanojn.
Mia rikolto
estas detruita,”
diris la farmisto.
“Mi tre bedaŭras.
Bonvolu preni tion,
kion vi volas
de mia reĝolando.
Mi nepre atentos
ke ĝi ne plu malsupren
flugos kaj
difektos viajn plantojn,”
diris Indra kaj
benis la viron por ke li
havu sekuran vojaĝon hejmen.
La farmisto prenis
du manplenojn da juveloj
kaj reiris hejmen.
Li konstruis
por si novan domon
kaj fariĝis riĉega viro.
Baldaŭ la tuta vilaĝo
estis scivolema
pri lia subita riĉeco.
Iun tagon
kelkaj vilaĝanoj vizitis
la edzinon de la farmisto.
“Kiel vi akiris
tiom da mono?
Ĉu vi trovis enteregitan
trezoron en viaj kampoj?”
ili demandis.
La edzino
de la farmisto klarigis
tion, kio okazis.
Tiun vesperon
la vilaĝanoj decidis mem
suben logi la elefanton.
“Kiam ni atingos
la Paradizon,
ni prenos
pli ol nur du manplenojn
da juveloj!”
ili diris.
Ili plantis sur kampo
sukerkanojn kaj efektive
la elefanto
suben flugis iun nokton.
Unu vilaĝano
kaptis ĝian voston
kaj iom poste
estis ĉeno da vilaĝanoj
kiuj flugis
malantaŭ la elefanto.
Dum ili supren flugis
ili ekparolis pri tio,
kion ili hejmen prenos.
Finfine
estis la vico de la vilaĝano,
kiu tenis la voston
de la elefanto.
“Mi prenos
tiom multajn juvelojn!”
li proklamis ekscite.
Li etendis siajn brakojn
kaj ne plu tenis
la voston de la elefanto.
La vilaĝanoj ĉiuj
falis amase sur la teron.
Ili rigardis malfeliĉe
kiam la elefanto
malaperis en la ĉielon.
“Ne maltrankviliĝu.
La elefanto revenos morgaŭ,”
diris la vilaĝanoj.
Sed Indra,
kiam li eksciis pri la
trompo de la vilaĝanoj,
organizis plantadon
de sukerkana kampo
en Paradizo.
La elefanto neniam sentis
la bezonon ree suben flugi.
La vilaĝanoj atendis
dum multaj noktoj,
rigardante la ĉielon.
Sed la elefanto
neniam plu revenis.
Illustration : Emanuele Scanziani
Music : Ladislav Brozman & Riccardo Carlotto
Translation : Nicole Else
Narration : Luis Jorge Santos Morales
Animation : BookBox
FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com