Подмосковные вечера – Apudmoskvaj vesperaj – Esperanto – subteksto

Antono Samak publikigis antaŭ 8 monatoj

04:35 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Rusa kanto kun kantebla Esperanta subteksto:

En ĝarden’ la bru’ kaj la blov’ haltis,
Ĉio pretas al noktofal’.
Se ekscius vi, kiom ravas min
La vesperoj apudmoskvaj.

Flu’ ondetas jen plaŭde jen sen plaŭd’,
Arĝentlumas jam tuta land’.
Flugas jen kantad’, velkas jen kantad’,
En vesperoj silentplenaj.

Kial vi min spektas kun kapklinad’,
Kaŝas sin vizaĝo via?
Kiel diri ja, por eldiri jam
Ĉiujn sentojn de kor’ mia.

Nokton pelas for la matena hel’…
Kara, restu bona ĉiam.
Vivu ĉi somer’ en memor’, kiel
La vesperoj apudmoskvaj.

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

maroakvofervojoleono