Németh Lehel – Reszket a Hold a tó vizén – Esperanto – subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hungara popkanto kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj:
En l’ lago tremas jam la Lun’,
arĝente ludas jam la lum’,
mi delonge iras sur la bord’ en solec’.
En mia kor’ – kaŝita sonĝ’ –
ĉe lag’ nin kaptos ree la sorĉ’,
sed nur min mokas akra vind’ de l’ aŭtun’.
Iam ni ĉe la lago rendevuis,
sur la bord’ ni sonĝojn fidis,
en Luna lum’, en duop’, ni iam…
En l’ lago tremas jam la Lun’,
arĝente ludas jam la lum’,
sola mi iras, sola, sed ĝis kiam?
Malfruas jam, la lago dormas jam,
kaj tra l’ frondoj blovas frida vent’.
Jen flav-ruĝas jam, falemas foliar’,
kaj spektas mi trista en la silent’.
(Instrumenta)
Iam ni ĉe la lago rendevuis,
sur la bord’ ni sonĝojn fidis,
en Luna lum’, en duop’, ni iam…
En l’ lago tremas jam la Lun’,
arĝente ludas jam la lum’,
sola mi iras, sola, sed ĝis kiam?
Ĉu iu dirus al mi, ke, ĝis kiam?
ĝis kiam… ĝis kiam… ĝis kiam…
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak