Dolchamar – La Fariseo (sleeve)

piechjo publikigis antaŭ 11 jaroj

04:09 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Track 12 from the album Trejn Tu Noŭer. Download from http://itunes.apple.com/us/album/trejn-tu-nouer/id343645529

LA FARISEO (origina teksto)

Kion vi semis, tion vi rikoltos.
Chu chiu faro, diro bumerange revenos?
Kaj kion vi ghemis, tio vin alboltos.
Mi ne povas fughi de situacio kauzita.

Ho ne, mi ne antauvidis ghin.
Ho ne, mi ne subskribis ghin.

Deko da pekoj sed unu la puno.
La samo ripetas ree kaj ree.
Kiom da domoj, tiom da moroj,
sed jen devas resti mi, ho ve!
Auskulte la liston de farise’
pri akuzajhoj.

Tiel mi tenas mian liberecon:
donu al lupo iom, ghi postulos ja chiom.
Kaj tiel mi ghisas mian autonomecon:
kiu timas deporton, tiu perdis la vivon.

Ho ne, mi ne antauvidis ghin.
Ho ne, mi ne subskribis ghin.

Deko da pekoj sed unu la puno.
La samo ripetas ree kaj ree.
Kiom da domoj, tiom da moroj,
sed jen devas resti mi – ho ve –
auskulte la liston de farise’
pri akuzajhoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo