La tagiĝo
Esperantistino20 publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Teksto: Antoni Grabowski
Muziko: Baranski
Libro: 100 jaroj da kantado en Esperanto
Ludas: Paŭlo
Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
por nova, pli vigla jam kanto;
ĝi sonu potence de montoj al mar’,
anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
la ombroj de nokto forkuras el mond’!
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
la ombroj de nokto forkuras el mond’!
Post longa migrado sur dorna la voj’,
minacis nin ondoj de l’maro;
sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
al verda haven’ de l’homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’,
la stela standardo jam flirtas en vent’.
Post longa batalo, maldolĉa turment’,
la stela standardo jam flirtas en vent’.
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
ni estas jam bone harditaj.
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,
nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
ĝi havas radikojn profunde en kor’.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
ĝi havas radikojn profunde en kor’.
Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
benante la Majstron por verko,
kaj lian anaron, de plej frua hor’
fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
sed vivos eterne pri ili memor’.
La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
sed vivos eterne pri ili memor’.
La lingvo benata montriĝis al ni
mirinda donaco ĉiela:
per amo al hejmo, patrujo, naci’,
ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar’,
ni sentas nin filoj de l’tuta homar’.
Kaj same fidelaj al hejma altar’,
ni sentas nin filoj de l’tuta homar’.
En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’,
en koroj de centoj da miloj,
jam vibras por nia saluto reson’,
do kantas de l’tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
la ombroj de nokto forkuras el mond’!
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
la ombroj de nokto forkuras el mond’!
#esperanto #muziko #zamenhof #kanto #latagigxo