Ĉina merkato, monda merkato
Comment with Lucia publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hodiaŭ estas la tria epizodo de la Centra konferenco pri Ekonomia Laboro. Antaŭe ni parolis pri plifortigo de konfido kaj prioritato de konsumo. Hodiaŭ mi dividos kun vi la opiniojn de iuj eksterlandaj personoj.
Dr. Michael Borchmann
Ĉinio estas la plej potenciala konsuma merkato en la mondo, kaj la plivastigo de la enlanda postulo de Ĉinio alportos pli da ŝancoj por kompanioj el la tuta mondo eniri la ĉinan merkaton.
Lastatempe Ĉinio publikigis la “Strategian Planan Skizon por Plivastigo de Enlanda Postulo (2022-2035)”, kiu kovras kernajn konsumkampojn kiel nemoveblaĵojn, infrastrukturan konstruon, aŭtojn, medicinon kaj prizorgadon de maljunuloj.
José Nelson Bessa Maia Esploristo pri Brazila-Ĉinaj Rilatoj
Kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, privata investo kaj fido de investantoj, la du faktoroj kiuj vastigas la konsumpotencialon de Ĉinio, estos liberigitaj, antaŭenigante rapidan kaj ampleksan ekonomian reakiron.
Evidente, kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, la vigleco de konsumado de multaj lokoj en Ĉinio revenas. Plivastigo de la enlanda postulo de Ĉinio neeviteble donos al kompanioj el diversaj landoj pli da ŝancoj por eniri en la ĉinan merkaton, kaj plue “antaŭenpuŝos la ĉinan merkaton fariĝi la monda merkato, komuna merkato kaj merkato por ĉiuj.”
Antaŭ kelkaj tagoj Ĉinio publikigis la “Strategian Planan Skizon por Plivastigo de Enlanda Postulo (2022-2035)”. Ĉinio havas pli ol 1,4 miliardojn da loĝantoj. La pokapa malneta enlanda produkto superis 12 000 usonajn dolarojn, kaj la proporcio de fina konsuma elspezo en malneta enlanda produkto restis super 50% dum la pasintaj 11 jaroj. Ĉinio estas la plej potenciala konsuma merkato en la mondo. .
La konferenco ankaŭ postulis en la specifa plano por la venonta jaro, “liveri maksimuman oportunon por eksterlandaj komercistoj al ilia engaĝo en komercaj kaj investaj negocoj en Ĉinio.
kaj preni serion da rimedoj por altiri kaj bone utiligi eksterlandajn kapitalojn. “