De la Monda Ekspozicio ĝis la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
184 tagoj, 246 ekspoziciantoj, 73,08 milionoj da vizitantoj, jen estas la rezultoj de la 41a Monda Ekspozicio. La 41a Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas ankaŭ la unua Monda Ekspozicio okazigita en Ĉinio.
La ĉinoj aprecis ekzotikajn kutimojn kaj diversajn kulturojn sen bezono eliri el la lando, kaj eĉ se nun ni retrorigardas la okazaĵojn, ili ankoraŭ estas mirindaj.
La Monda Ekspozicio ĉiam estas grandioza okazaĵo por montri la altnivelan teknologion kaj kulturon de diversaj landoj. Liftoj, telefonoj, kaj eĉ glaciaĵbulkoj eniris la publikan vivon per la Monda Ekspozicio.
Post 8-jara preparado, la Ŝanhaja Monda Ekspozicio multe ŝanĝis la urbon. La bazo por sukcesa okazigo de la Monda Ekspozicio estis la atingoj de la urbo en disvolvado pro reformado kaj malfermo de Ĉinio, kiu ankaŭ estas la fido de Ŝanhajo kiel la ĉina ekonomia, komerca kaj financa centro.
Enirante la novan epokon, la Ŝanhaja Internacia Importa Ekspozicio fariĝis nova simbolo de la altnivela malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo kaj nova interpreto de la epoka spirito de la ĉina malfermiteco kaj inkluziveco. Novembre 2018, la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazis en la Ŝanhaja Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro, kiu ankaŭ estas la unua nacia ekspozicio de la mondo kun la temo de importado. Ĝis nun Ŝanhajo kvarfoje okazigis la importan ekspozicion, kun preskaŭ 200 partoprenantaj landoj kaj regionoj el la mondo. En novembro ĉi-jare ankaŭ okazos la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo.
Manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj, aŭtoj, teknikaj ekipaĵoj, konsumaĵoj, medicinaj aparatoj kaj sanzorgo, kaj serva komerco
Fakte Ĉinio utiligis sian grandan merkaton kaj ŝancojn por konstrui unuaklasan komercan platformon por la mondo. Malantaŭ tio estas porgresintaj financa industrio, efika loĝistika sistemo kaj internacia komerca medio.
En la pasintaj dek jaroj, la totala transakcia kvanto de la financa merkato de Ŝanhajo kreskis de 528 duilionoj da juanoj al 2 511 duilionoj da juanoj. La totala valoro de havena varkomerco restis la plej granda en la mondo. La kontenera trafiko de Ŝanhaja Haveno okupis la unuan lokon en la mondo dum sinsekvaj 12 jaroj.
La Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la fenestroj de Ĉinio por koni la mondon kaj tiuj de la mondo por observi Ĉinion. Ni kune atendu la novajn rakontojn koncernajn al la malfermo de Ĉinio! Komentu al mi!