Kion alportis ĉina ekonomio al mondo en 2021?
Comment with Lucia publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Meze de la rapida kresko de necerteco tra la mondo, Ĉinio estas grava fortikaĵo por konservo de monda ekonomia stabileco,” brita akademiulo pri politiko kaj internaciaj rilatoj Tom Fowdy diris lastatempe en sia artikolo. Tiu ĉi vidpunkto estis pruvita de la statistika bulteno pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2021, publikigita de la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 28a de februaro.
En 2021, malgraŭ multobla enlanda kaj internacia premo, la ĉina ekonomio kreskis je 8,1%, kaj la pokapa kresko de la malneta enlanda produkto atingis 8%. Por Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo, tia atingo estas “stabiligilo” kaj injektas fortan pozitivan energion en la mondan ekonomion serĉantan renormaligon.
Krom plifortigi fidon, la ĉina ekonomio ankaŭ liveris veran subtenon al la monda ekonomio. En 2021, surbaze de la jara averaĝa kurzo, la ekonomia totalo de Ĉinio kalkuliĝis al 17,7 duilionoj da usonaj dolaroj, supozeble okupante pli ol 18% de la monda ekonomio kaj konsistigante ĉirkaŭ 25% de la kontribuo al la monda ekonomia kresko. La internacia influo de la ĉina ekonomio senĉese grandiĝas.
Laŭ detalaj donitaĵoj, en 2021, Ĉinio okupis la unuan lokon de la mondo laŭ la kvantoj de vara komerco kaj fremdvaluta rezervo. Krome, Ĉinio restis en la unua vico de la mondo laŭ serva komerco, eksterlanda investo kaj konsuma merkato. Ĝi ludis neanstataŭigeblan rolon por renormaligi ekonomion kaj komercon de la mondo kaj konservi la stabilecon de tutmondaj industriaj provizĉenoj.
2021 estas la unua jaro de la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio. Danke al efika prevento kaj regado de la epidemio, precizaj politikoj kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia cirkulado, la ĉina ekonomio montris okulfrapajn rezultojn. En 2022, malgraŭ la restanta risko de la epidemio, malglata cirkulado de produktado kaj provizado de la mondo, kaj pliiĝo de geopolitikaj riskoj, la ĉina ekonomia fundamento de bona disvolvado restas senŝanĝa kun granda elasteco, sufiĉa potencialo kaj granda spaco. La ĉina ekonomio tendencas plu al stabila renormaligo kaj transformiĝo.
Estas prognozeble, ke en la mondo plena de necerteco, la ĉina ekonomio daŭre ludos la “fortikaĵan” rolon kiel taksis Tom Foday, injektante pli da certeco en la tutmondan ekonomian renormaligon.