Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Mesaĝo de Irina Bokova – la Monda Tago de Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluo – 2015

United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, okaze de la Monda Tago de Kultura Diverseco por dialogo kaj evoluo, 21a de majo 2015.

En Esperanton tradukis kaj laŭtlegas: Stefano Keller.
[Estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA)]

Antaŭ 70 jaroj la fondintoj de Unesko esprimis simplan konvinkon: la reciproka nekompreno kaŭzas malfidon kaj miskomprenojn inter la popoloj, la strebo al paco alvokas pri la fortigo de reciprokaj konoj inter kulturoj kaj popoloj, por pli bona interkompreniĝo.

La kultura diverseco estas nia komuna havaĵo kaj la plej granda ŝanco de la homaro. Ĝi ebligas renoviĝon kaj dinamismon, ĝi estas la motoro de novigo kaj evoluo. Ĝi estas invito al dialogo, al malkovro kaj kunlaboro. En tiom diverseca mondo la detruo de kulturoj estas krimo, kaj la uniformeco estas senelirejo: ni devas strebi al samtempa plifortigo kaj de la diverseco, kiu nin riĉigas, kaj de la homaj rajtoj, kiuj nin kunigas.

Tiu ĉi nedisigebla ligo inter la kultura diverseco kaj la homaj rajtoj estis rememorigita kun emfazo per la adopto en 2001 – ĵus post la detruo de la Budho-statuoj de Bamiyan en Afganio – de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco. Tiu teksto estas vojmontrilo por kunvivado en nia tutmondiĝanta epoko. Ĝi rekonfirmas la fakton, ke la respekto de la kultura diverseco kaj la respekto de la homaj rajtoj estas nedisigeblaj.

Hodiaŭ ankoraŭ, la kultura diverseco estas atakata de ekstremistoj, kiuj neniigas la kulturan havaĵon kaj persekutas la minoritatojn. Ĉi tiuj krimoj plifortigas nian konvinkiĝon pri la fakto, ke la malamikoj de la homa digno ĉiam volos detrui la kulturan diversecon, ĉar ĝi estas simbolo de la penslibereco kaj de la senfina homa krea kapablo. Tiun ĉi ligon ni devas defendi. Reage al ĉiuj tiuj, kiuj volas malpermesi la diversecon kaj la plurecon de ideoj, opinioj kaj kredoj, ni devas protekti la liberecon per la riĉeco de niaj kulturoj kaj per niaj kreaĵoj.

Tio ĉi estas la signifo de ĉi tiu Monda Tago de Kultura Diverseco por dialogo kaj evoluo. Ĝi estas okazo manifestigi la krean kapablon de niaj diversaj lingvoj, kutimoj – kaj agi tiel, ke tiuj diversecoj riĉigu, fortigu nin, anstataŭ nin dividi. La vortoj de la Konstitucio de Unesko, redaktita antaŭ 70 jaroj, ne maljuniĝis: dialogo povas forigi ĉiun miskomprenon kaj malfermas senfinajn eblojn de vojoj al paco kaj evoluo.

Irina Bokova

Videon kaj subtekstojn kreis: Scott Turton

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas leono?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?