Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

La publika transporto en Parizo – 1

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:

Parizo, la franca ĉefurbo, ne estas grandega urbo. Laŭ retpaĝo pri ĝi en Vikipedio ĝi havas nur 2,1 milionojn da loĝantoj.

Ekzistas la problemo difini la limojn de urbegoj. Ĝenerale oni distingas inter “urbo (propra)” kaj “aglomeraĵo” aŭ “metropola regiono”. Laŭ studaĵo farita de UN en 2018 loĝis en la Pariza aglomeraĵo 10,9 milionoj da homoj, kaj tiu aglomeraĵo estis nur ĉe la 28-a rango en la listo de la plej grandaj urboj en la mondo. En 2023 la loĝantaro estis iomete pli ol 12 milionoj.
Ankaŭ la surfaco de Parizo (de la “urbo propra”) estas malgranda; kun nur 105 kvadrataj kilometroj ĝi estas la kvina plej malgranda en la menciita listo (de 81 urbegoj).
(https://fr.wikipedia.org/wiki/Liste_des_villes_et_agglom%C3%A9rations_ les_plus_peupl%C3%A9es)

La Pariza regiono – aŭ Pariza aglomeraĵo – nomiĝas ekde 1976 “Île de France” (Insulo de Francio), kiu fakte ne estas insulo. Bazita sur tiu termino oni uzas la adjektivon “Francilien” por la loĝantoj kaj por faktoj rilataj al la regiono.

Trajnoj

Ĉar Parizo (la “urbo propra”) estas kompare malgranda – kun surfaco de nur 105 km2 – estas impresege, ke en ĝi ekzistas ses grandaj fervojaj stacioj (“gare” en la franca): Gare d’Austerlitz, Gare de l’Est, Gare le Lyon (kun apuda Gare de Bercy), Gare de Montparnasse, Gare du Nord, Gare Saint-Lazare. Kvar el ili estis konstruitaj jam en la 1840-aj jaroj: la stacioj d’Austerlitz, de l’Est, de Lyon kaj du Nord. Ĉiuj estas finaj stacioj. La celoj de la trajnoj kiuj forveturas el ili dependas de la loko de la stacio en Parizo: en la Gare de l’Est (Stacio de Oriento) forveturas trajnoj direkte al oriento, en la Gare du Nord – al nordo, en la Gare de Lyon – al la urbo Lyon (Liono) kaj suden ĝenerale, ktp.

Krom “ordinaraj” trajnoj forveturas el tiuj stacioj la famaj TGV ([te ĵe ve] en la franca; “Trains à Grande Vitesse” – Trajnoj de Granda Rapideco). Temas pri serio de rapidegaj trajnoj evoluigitaj de la firmao Alstom kune kun la franca ŝtata fervojo-kompanio SNCF, kaj funkciigataj ĉefe de la SNCF mem. La unua TGV veturis inter Parizo kaj Liono en 1981. Nuntempe la TGV-reto konektas Parizon kun aliaj grandaj urboj de Francio kaj kun ĝiaj najbaraj landoj.

La TGV estas unu el la plej rapidaj konvenciaj trajnoj en la mondo; en iuj sekcioj ĝi rápidas ĝis 320 km/h. En 2007 unu TGV atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h.

Ĉio tio estas bonega. Tamen, por homoj kiuj ankoraŭ ne konas la sistemon de la trajnoj en Parizo ekzistas kelkaj malfacilecoj. Ekzemple:

1. Ekzistas la TGV “Navigo” kaj “OuiGo”, kaj iliaj prezoj malsamas. Kiel ekscii kiun oni devas preni?

2. Krom la TGV ekzistas pluraj aliaj tipoj de trajnoj (RER, Transilien ktp.), kaj ne estas facile kompreni la diferencojn inter ili. En franca retpaĝo mi vidis jenajn informojn:
a) La reto de RER havas 5 liniojn (A ĝis E) servantajn Parizon kaj ĝian ĉirkaŭan regionon (Ile-de-France). Ĉiu linio havas apartan koloron. La RER-servo funkcias ĉiutage de la 6a horo matene ĝis proksimume 45 minutojn antaŭ la unua nokte. Por vojaĝi ene de la urbolimoj biletoj kaj tarifoj de tiuj trajnoj similas al tiuj de la metroo.
b) Transilien-trajnoj estas regionaj trajnoj forirantaj de la ĉefaj Parizaj stacioj. Biletoj kaj abonkartoj estas aĉeteblaj ĉe biletvendejoj kaj biletmaŝinoj en stacioj, kaj ankaŭ en metroo-/RER-stacioj. (Sur la mapo – de la metroo – la linioj de RER kaj Transilien estas pli dikaj ol tiuj de la metroo.)

3. En la stacioj malfacilegas ricevi informojn pri tiuj diferencoj (ĉar estas malmultaj dungitoj, kaj tiuj ofte ne kapablas doni informojn).

4. Malfacilas aĉeti biletojn en la stacio, ĉar ne estas facile trovi biletvendejon por specifa tipo de trajno aŭ kompreni kiel aĉeti biletojn en biletmaŝinoj, kaj pluraj el tiaj biletmaŝinoj ne funkcias.

5. Ne estas facile ekscii, kie preni la respektivan trajnon.

6. Atentu: la prezoj de la biletoj (por la sama itinero) varias multege – laŭ la tago kaj la horo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu esta la filo de via onklo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?