La publika transporto en Parizo – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Metroo
En artikolo de la franclingva Vikipedio pri la metroo de Parizo estas dirite, ke ĝia reto estas unu el la plej densaj en la mondo. Sendube tio veras, ĉar en la relative malgranda areo de la franca ĉefurbo (nur 105 km2) ekzistas 244 stacioj. La metroa reto longas 246 km-n. Ĝi etendiĝas al antaŭurboj, konsistas el 16 linioj kaj disponas entute 321 staciojn; en 61 stacioj pasas 2 aŭ pli da linioj.
La anglalingva Vikipedio informas jenon pri ĝi:
“Ĝi estas la dua plej uzata metrosistemo en Eŭropo, kaj la dekdua plej uzata en la mondo. En 2024 ĝi transportis 1,476 miliardojn da pasaĝeroj, proksimume 4 milionojn da pasaĝeroj tage.
Châtelet-Les Halles, tra kiu pasas kvin metrolinioj kaj tri RER-linioj, estas monde unu el la plej grandaj metrostacioj.
Malgraŭ la unuforma arkitekturo de la stacioj, pluraj el ili elstaras pro sia unika dezajno. La metroo mem fariĝis ikono en populara kulturo, ofte prezentita en filmoj kaj menciita en kanzonoj.”
Mi jam menciis la trajnojn RER kaj Transilien. Pri ili legeblas en la menciita artikolo:
“En la urbo Parizo kaj en ĝia regiono la publika transporto konsistas ne nur el metroo, sed ankaŭ el kvin RER-linioj (602 km kun 257 stacioj), dek kvar tramlinioj (186,6 km kun 278 haltejoj), naŭ antaŭurbaj trajnoj “Transilien” (1.299 km kun 392 stacioj), krom tri specifaj linioj kiuj konektas la flughavenojn Charles de Gaulle kaj Orly al la centro. Tio faras Parizon unu el la urboj en la mondo kun la plej bona publika transporto.” (La aŭtoro de la artikolo forgesis la busojn.)
Aldonendas, ke la metroaj trajnoj ne nur veturas rapide, sed ankaŭ oftege. Se oni maltrafas unu metroon, ĝenerale la venonta alvenas 5, 4 , 3 aŭ eĉ nur 2 minutojn poste.
Tamen ne ĉio estas tiel bona.
En la sama artikolo legeblas ekzemple:
“La metro-sistemo ĝenerale havas malbonan alireblecon, ĉar plejparto de la infrastrukturo estis konstruita antaŭ ol aperis alireblecaj normoj, kaj malmultaj stacioj estis renovigitaj.”
Fakte en plejmultaj stacioj ne estas liftoj aŭ rulŝtuparoj (eskalatoroj). Tio estas malbonega por fizikaj handikapuloj, olduloj, homoj kun beboj aŭ junaj infanoj kaj homoj kiuj portas pezajn valizojn aŭ aliajn pezajn objektojn, ĉar evidente en ĉiuj stacioj estas ŝtuparoj, kaj en la grandaj stacioj estas pluraj ŝtuparoj.
Cetere en kelkaj grandaj stacioj estas longaj koridoroj. Ne en ĉiuj ekzistas same longaj rultrotuaroj.
Menciindas ankoraŭ, ke en kelkaj partoj de kelkaj linioj la metroo veturas ne subtere, sed super la tero, kaj ankaŭ en tiu kazo estas ŝtuparoj en la stacioj.
Resume:
La metro-reto de Parizo estas bonega: la stacioj ne estas malproksimaj unu de alia, en pluraj el ili (laŭdire 61) oni povas translokiĝi al alia linio, kaj la metrotrajnoj veturas oftege, tiel ke oni ne bezonas atendi longe.
Tamen estas la problemoj kiujn mi ĵus menciis.