La publika transporto en Parizo – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Busoj
En la urbo Parizo ekzistas pli-malpli 64 buslinioj, kaj ĉirkaŭ 290 linioj pasas tra la antaŭurboj. Ili funkcias de lundo ĝis sabato de proksimume la 7a ĝis la dudeka kaj duono. Kelkaj linioj funkcias vespere inter la dudeka kaj duono kaj duonhoro post noktomezo, precipe tiuj, kiuj foriras el stacioj aŭ pasas tra gravaj voj-nodoj inter metroo kaj RER. Preskaŭ duono de la Parizaj buslinioj funkcias dimanĉojn kaj festotagojn. Nokte, disponeblas 31 “Noctilien”-linioj en Parizo kaj en la antaŭurboj.
Evidente busoj veturas malpli rapide ol metroo. Depende de la strattrafiko ili bezonas proksimume 5 minutojn inter ĉiuj haltejoj. La avantaĝo de busoj estas, ke ne necesas eniri metroo-staciojn. Ili estas aparte avantaĝaj en la kazo de malgrandaj distancoj kaj kiam la buso veturas rekte al onies celo aŭ proksime al tiu. Atentu: oni devas aĉeti biletojn antaŭ ol eniri la buson aŭ havi la ekzaktan monsumon kiun oni devas pagi.
Tramo
Ĝis la 20-a jarcento, Parizo havis ampleksan reton de tramlinioj. En la 1950-aj jaroj, tiuj estis iom post iom anstataŭigitaj per la metroo. La lasta tramo veturis en 1957.
Nur fine de la 20-a jarcento la kompanio RATP decidis revenigi la tramon al Parizo – pli ekzakte: al la antaŭurboj -, sed nun movata de elektro. La unua linio estis inaŭgurita en 1992.
(Pri la RATP la esperanta Vikipedio informas, ke ĝi estas “publika kompanio kreita por mastrumi la reton de Metroo de Parizo kaj aliaj urbaj kaj interurbaj transportoj de la franca ĉefurbo kaj ĝia metropola areo […], same kiel parton de la linioj de RER.”)
Nuntempe ekzistas en la Pariza regiono (Île de France) 15 tramlinioj, kiuj entute longas pli ol 190 kilometrojn kaj disponas 283 haltejojn. Tamen la 15 linioj ne konsistigas koheran reton; nur la linioj T3a kaj T3b estas interkonektitaj – ĉe la stacio Porte de Vincennes.
Malgraŭ tio 380 milionoj da homoj uzis la tramojn en la Pariza regiono en 2024; plejparte tiuj pasaĝeroj ne estis turistoj, ĉar la tramlinioj troviĝas nur en la periferio de Parizo.