Usono ĉiam uzas diversajn rimedojn por manipuli publikan opinion

Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 monatoj

02:38 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Amikoj, lastatempe mia amiko rekomendis libron titolitan Die Scheinheilige Supermacht al mi, samtempe li sendis al mi videaĵon de kelkaj intervjuoj kun la verkisto Michael Lueders. Lueders diris en intervjuo, ke Usono ĉiam uzas diversajn rimedojn por manipuli publikan opinion por konservi sian tutmondan hegemonion, ekzemple la Iraka milito, ekzemple la pandemio KOVIM-19. Samtempe li alvokis, ke la EU ne elektu flankojn inter Ĉinio kaj Usono, sed tenu bonajn rilatojn kun ambaŭ, kaj ke ankaŭ eŭropaj amaskomunikiloj ne devas blinde sekvi la raport-kadron starigitan de Usono.
Kvankam mi atentis la libron, ĉar la celgrupo de la libro estas germanaj kaj eŭropaj legantoj, do mi esperas, ke iuj el vi, kiuj legis aŭ konas la libron, dividos iom da la enhavo de la libro kun ni.
Laŭdire, la libro ankaŭ mencias multajn varmajn temojn kaj enhavojn. Ekzemple: kiel Usono manipulas publikan opinion per “precizaj administraj rimedoj de publika opinio”; en la okuloj de Usono, landoj kiuj konkurencas kun Usono en kaj ekonomiaj kaj politikaj aspektoj estos enmetitaj en la kategorion de “malbonaj landoj” “; kaj por gajni la ĝeneralan balotadon, kiel la eksa prezidento Donald Trump kaj nuna prezidento Joe Biden rekte alfrontis, ktp.
Mi rimarkis, ke la dorsa kovrilo de la libro estas konata foto de Trump-subtenantoj perforte enirantaj en la Usonan Kapitolon en januaro 2021. Lueders menciis en la intervjuo, ke uzo de la foto celas metafore indiki, ke Usono estas malkreskanta superpotenco kaj Ĉinio kreskas. Por batali kontraŭ la malkreska tendenco, Vaŝingtono senĉese premas Ĉinion, Rusion kaj aliajn landojn en la politika, milita kaj ekonomia kampoj.
Li diris ankaŭ, ke la usona registaro celas konfrontiĝon anstataŭ dialogon. Fronte al ĉi tiu aliro, la plej bona strategio estas liberiĝi de ĝiaj provokoj, sed sekvi propran vojon.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

saltikurikuiriskribi