Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Novaj ecoj aperis ĉe Tubaro! 🎉 Vi povas fari kolektojn nun! Legu la anoncon ĉe la blogo.

    ×
  • Kolektu viajn plejŝatatajn filmojn kaj kanalojn kaj kunhavigu ilin kun amikoj! Legu pli.

    ×
  • Legu la novajn klarigojn pri kuketoj 🍪

    ×

Arany János-Szörényi levente: Vörös Rébék – Esperanto-subtekstoj

Antono Samak publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Hungara balado kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj. Kantas Koncz Zsuzsa.

Ruĝa Rebek estas sorĉistino en la vilaĝo, kiu kapablas transformiĝi en kornikon. En ĉi balado ŝi faras am-sorĉon: Ŝi kuiris ledŝuon de juna fraŭlo, nome Pörge Dani, por ke li edziĝu al Ŝinko Terka, al la pimpa, flirtema filino de l’ familio Ŝinko. Poste ŝi malutilos al la juna paro. [Notoj: blanka mono: arĝenta mono – pafil-drako: baskulo de olda pafilo – greko: komercisto en la iama popola lingvouzo.] [Ruĝa, Pörge, Ŝinko: Hungaraj familinomoj – Rébék aŭ Rebi, Terka, Dani: Hungaraj bapto-nomoj en popolaj kaj dorlotaj formoj.]

„Ruĝa Rebek ponton lignan
iris trans kaj flugis for –” *
Jam kornike plumglatigas
Ŝi sur popleg’, en la for’.
Kiun ŝi algrakas: „Kaar!”
Tiu jam – en malbonar’…
Huŝ, plumar’!

Ŝi kuiris led-ŝuon de
Pörge Dani, ĝis kiam
Li kaj filin’ de Ŝinkoj, la
Terka pimpa, paras jam.
Sed Dani, jen, en amar’
Damnas la aferon; … „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Pörge Dani ŝin, se vidas,
Jam preteras sen salut’,
Kaj se li ŝin tie trovas,
Tra la sojlo ŝi – en rul’.
Kaŝe venas kontraŭfar’,
Tentas belvirinon: „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Pimpa edzin’ spiti ŝajnas
La persvadojn por mis-am’:
„Kaj fortenu ruzajn agojn
de nia hejm’ por ĉiam,
Bonas ja viv’ en am-par’.”
Rebi diras: „Vane, … Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Kaj ŝi portas blankan monon,
Ruĝan tukon, alion:
„Jen, filino, mielvino
Por fortigi la koron:
Belulin’ ja faru, … Kaar!”
„Nu, l’ intendant’, ek al l’ far’.”
Huŝ, plumar’!

Jam ploregoj kaj kvereloj
Multas en ilia hejm’;
Sed lulile kuŝas bebo,
Kaj toleras Dani mem:
Ne ekaŭdu najbarar’…
Korte kornik’ diras: „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

„In-satano! al la patro
Portu vin kun via beb’ –
Ĉi korvaĉon (tuj fusilon!)
Nun mi pafos al vi, jen!”
Fale sonas velka: „Kaar!”
Kaj sen util’ jam pelar’:
„Huŝ, plumar’!”

Jen novaĵo de l’ vilaĝo:
„Ĉu vi aŭdis pri l’ event’?
Pafis Dani kornikon, kaj
Terenfalis Rebi mem!”
Ŝia anim’ – sen bedaŭr’:
En kornik’ reflugas, … „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Leĝo la murdinton serĉas;
Povra Dani, kion plu?
Li ekvojas, formigradas,
Iras tra l’ ponteto nun.
L’ intendant’ laŭ l’ tabular’
Venas al li fronte. „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Stretas por duop’ la pontet’,
Kaj maleblas flanka voj’;
Je ekŝancel’ fala korpeg’
Laŭte plaŭdas en la roj’.
Altas la flu’ pro pluvar’.
Vidas kornik’, diras: „Kaar!”
Huŝ, plumar’!

Kaŝ-vagul’ suferas, tremas,
Se ekkrakas eĉ branĉet’;
Kaj li turnas pafil-drakon
Pro malsato: „Haltu, grek’!”
Kornik’ post li flugas: „Kaar!…
Pendos vi por la korvar’!”
„Huŝ, plumar’!”

„Manĝu korvoj kaj kornikoj,
Alariĝu ni ĉiuj!
Sed l’ okulojn cedu al mi:
Tiujn bekos mem mi nur!”
Nigras skarab-okulpar’;
Ploras vidvin’, sonas: „Kaar!”
„Huŝ, plumar’!”

Ruĝa Rebek iris trans la
Ponton lignan; kaj de nun
El kornik’ al kornik’ flugas
Ŝi anime laŭ regul’;
Kiun ŝi algrakas: „Kaar!”
Tiu jam – en malbonar’…
Huŝ, plumar’!

[*Ĉi tiuj du versoj estas fragmento de folkloro – A. J.]

Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu bojas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?