Cseh Tamás – Másik János: Budapest – Esperanto – subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hungara popkanto kun kanteblaj subtekstoj
Diru, ĉu hejmon donos al ni iu urb’
Ĉu restos ni, aŭ foje ekiros ni plu?
Jen nia urbo, kiun ni loĝas
Restos ni en – laŭ ĝia nom’ – Budapeŝt’
Laŭ la kutimo iras je ĉiu maten’
Por lakto Johan’ kaj Tomaso al magazen’
Pordeg’ oscedas, ili elvenas
Sur trotuaro ili nun iras kutime for…
Diru, ĉu hejmon donos al ni iu urb’
Ĉu restos ni, aŭ foje ekiros ni plu?
Jen nia urbo, kiun ni loĝas
Restas ni en – laŭ ĝia nom’ – Budapeŝt’
Laŭ la kutimo iras je ĉiu maten’
Por lakto Johan’ kaj Tomaso al magazen’
En flak-speguloj ili sin vide
Kun tabak-grajnoj en poŝoj kune nun iras for…
Diru, kelnero, ĉu brandon servas vi jam?
Ĉu vi, profesor’, eble min ne konas jam?
Eva estis jam ĉe l’ sankomitat’ de la abort’
Mantelon vendi for vanas mia tuta klopod’
Al dom-zorgisto ja decas bela ridet’
Al mia frunto, algluiĝis iu kuvert’
Ja mi ne tiu – de vi nun priserĉata hom’
Sinjor’ Faŝkerti petas mi vin por io…
Truo, la nigra, jen planedo de l’ nenio
Baldaŭ por mi jam ĉesos milit-devigo
Ĉu vi, profesor’, eble min ne konas jam?
Diru, kelnero, brandon ĉu servas vi jam?
Diru, ĉu hejmon donos al ni iu urb’
Ĉu restos ni, aŭ foje ekiros ni plu?
Jen nia urbo, kiun ni loĝas
Restos ni ene…, restos ni en nia urb’
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak