La Perdita Generacio — alia aventuro

laperditageneracio publikigis antaŭ 7 jaroj

03:58 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Jen muzikvideo farita de Eva Fitzelová, helpe de Johannes Mueller.
Tio estas la unua muzikvideo por kanto de LPG iam!

alia aventuro

teksto & muziko: Anna Burenius

//: GΔ7 CΔ7 GΔ7 CΔ7 C♯° ://
Am D9 D7-9 Bm E Am C Cm
//: GΔ7 CΔ7 ://
//: C A D B B7 ://
C D Em A C Cm

lasas mi la fenestron malferma en ĉi vesper’
ĉar mi ne volas maltrafi
la magion en l’ aer’
kaj se mi sentus ĝin
mi eksterigus min
kaj enigus min en stelan aventuron

ĉu sentas ankaŭ vi en tiu ĉi sistem’
ke tro grandan spacon havas la perfektem’
kaj se vi pensus pri
libere elekti
ĉu vi iam restus en trankvil’
en tiu ĉi fizika mondo
aŭ, ĉu vi flugus?

via vento ekeniras min
via vento ekplenigas min
mia sento nun pluigas sin
via vento eksplodigas min
via vento ekstarigas min
via vento eksaltigas min
mia sento nun flugigas min
via vento eksteligas min

ĉu iam vi restus, aŭ ĉu vi atakus

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

krokodilofiŝodomoblua