“Meine Lippen, sie küssen so heiß” en Esperanto (Brulas kisoj dum nokto kaj tag’)
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Verkanto: F. Lehár
Originala kanto: Meine Lippen, sie küssen so heiß
Traduko: Joachim Giessnerk
Kantisto: K. Kudlíková
Albumo: Famaj kantoj por belaj horoj
Jaro:1995
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4891
Mi ne komprenas ĝin, ke ĉiam sekvas aminklin’,
se proksimiĝas vir’ al mi,
rigardas min kaj kisas miajn manojn li.
Kaj oni diras pli, ke sorĉon elradias mi.
Al tiu sorĉmagi’ neniu vir’ rezisti havas forton li.
Sed kiam ardas ruĝa lum’ je noktomeza hor’,
min spektas ĉiuj viroj, dum mi sentas en la kor’:
Brulas kisoj dum nokto kaj tag’,
mola, blanka, fleksema la brak’.
En la steloj mi legas instruon:
donu kisojn, amoĝuon!
Ja en danc’ skuas min emoci’,
per okul’ virojn logas al mi.
En ekstaz’ gvidas min la imag’:
brulas kisoj dum nokto kaj tag’.
Ja trafluadas min sovaĝa sang’ de dancistin’.
Patrino mia jar’ post jar’
reĝin’ de danco estis ŝi en Alcazar.
Ŝi estis bela in’, en sonĝ’ mi ofte vidis ŝin.
Je frap’ de tamburin’ kaj dancsovaĝ’
l’okuloj ja avidis ŝin.
En mi denove vivas ŝi, mi ludas per amor’.
je noktomezo dancas mi kaj sentas en la kor’:
Brulas kisoj dum nokto kaj tag’, …