Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Belaj, sed malfacile alireblaj strandoj en Brazilo – 1

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:

Kun proksimume 8,5 milionoj da kvadrataj kilometroj Brazilo estas – post Rusio, Kanado, Ĉino kaj Usono – la kvina plej granda lando en la mondo. Ĝi limas naŭ sudamerikajn landojn kaj la francan transmaran departementon Gujano kaj havas marbordon kiu – laŭ la portugallingva Vikipedio – longas pli ol 10.000 kilometrojn, sed laŭ la anglalingva Vikipedio nur ĉirkaŭ 7.500 kilometrojn. La kialo de la diferenco verŝajne estas, ke en la portugallingva versio oni inkluzivigis la marbordon de brazilaj insuloj kaj eble de estuaroj, sed ne en la alia versio.

Estu kiel ajn, oni taksas, ke la tuto de la brazilaj strandoj kaj plaĝoj longas inter 8.000 kaj 9.000 kilometrojn. Laŭdire la monde plej longa strando – kun pli ol 200 kilometroj – troviĝas en la sudbrazila federacia ŝtato Rio Grande do Sul.

Multegaj el tiuj strandoj kaj plaĝoj estas belaj, kaj multaj el ili estas belegaj. Almenaŭ unu (Baía do Sancho, sur la insularo Fernando de Noronha) estis elektita kelkfoje kiel la plej bela en la mondo.

Post tiuj ĝeneralaj informoj mi parolos pli unu el multaj belaj strandoj kiuj estas iomete malfacile alireblaj.

Mi (kune kun mia edzino kaj niaj du filoj) elkovris ĝin, kiam ni feriis en 1989 en la urbeto Prado en la sudo de la federacia ŝtato Bahio (Bahia), kiu siavice situas en la sudo de la regiono Nordoriento. Iu diris al ni, ke la strando en Ponta do Corumbau (kiu estas vilaĝeto kun malgranda terlango) estas tre bela, sed ankaŭ tre izolita.

Ni volis ekkoni Ponta do Corumbau, sed ne ekzistis ŝoseo por veturi tien, kaj nur specialaj aŭtomobiloj sukcesis atingi ĝin sur malfacilege veturebla pado. La solvo estis ir al alia vilaĝo, Curumuxatiba (je la duono de la vojo al Ponta do Corumbau), kaj tie serĉi fiŝiston kiu iros en sia malgranda motorboato al la terlango kaj akceptus kunpreni nin.

Bonŝance ni trovis tian fiŝiston kaj do veturis kun li en lia fboato ĝis Ponta do Corumbau, kaj bonŝance la vetero estis bonega: la suno brilis forte, neniu nubo en la ĉielo. Sed estis iomete aventureca veturo. Mia edzino ne ŝatis la bruon de la motoro de la malgranda boato kaj la movojn sur la ondoj, sed mi ŝatis la “aventuron”, kaj niaj filoj tre amuziĝis.

Kiam ni alvenis en Ponta do Corumbau, ni entuziasmiĝis. Vere la strando – sur kiu ni vidis neniun – estis (kaj estas) tre bela, la fajna helflava sablo estis tre agrabla sub niaj piedoj kaj ni naĝis en la klara, blua kaj varma akvo de la oceano.

Ni ankaŭ vizitis la vilaĝeton, kie tiam ekzistis nur kelkaj lignaj dometoj de fiŝistoj kaj malgranda, tre simpla restoracio, en kiu ni tagmanĝis. Sur la stratetoj kaj la centra placeto – ĉiuj el sablo – libere promenis pluraj nigraj porkoj, kiuj serĉis iujn restaĵojn de manĝaĵoj.

Devante atendi la reveturon de “nia” fiŝisto al Cumuruxatiba, ni denove banis nin en la belega maro post la tagmanĝo, kaj pli-malpli je la kvina ekis la – denove “aventurecan” – reveturo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi ludas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?