Belaj, sed malfacile alireblaj strandoj en Brazilo – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Post tiuj ferioj ni plurfoje rememoris – kun certa nostalgio – nian viziton al Ponta do Corumbau, kaj fakte ni revenis tien dufoje, sed alimaniere.
En 2004 ni vojaĝis al Porto Seguro (Sekura Haveno), konata marborda urbo kun belaj strandoj kaj plaĝoj, en kies proksimeco alvenis en aprilo de 1500 la portugalo Pedro Álvarez Cabral kun lia floto, malkovrante Brazilon.
La urbo estis fondita en 1535 kaj ankoraŭ havas plurajn konstruaĵojn el la 18-a jarcento. Ni restis tie kelkajn tagojn en unu el la multaj hoteloj kiuj ekzistas laŭlonge de la ĉirkaŭ 15 km-n longa marbordo.
Poste, volante iri al Ponta do Corumbau, kiu situas – rekte – proksimume 100 km-n sude de Porto Seguro, ni prenis buson ĝis la urbo Itamaraju (155 km), kie ni devis atendi dum du horoj alian buson.
Tiu buso – kiu estis multe pli simpla ol la antaŭa – veturis unue 14 kilometrojn sur asfalta ŝoseo ĝis la urbeto Guarani kaj poste dum tri horoj 54 km-n sur ege malebena tervojo ĝis nia celo.
Ni banis nin en la – denove – klara blua akvo, promenis en la vilaĝeto (kiu estis kreskinta iomete kaj kie tiam ekzistis kelkaj simplaj brikdomoj kaj ne plu promenis porkoj sur la tervojoj), restis unu nokton en simplega “hotelo” (fakte temis pri ĉambro de dometo preparita por turistoj) kaj reiris – alimaniere – al Porto Seguro. La sufiĉe komplikan reveturon inter Ponta do Corumbau kaj Porto Seguro mi priskribos sube. (En la tria parto)