Belaj, sed malfacile alireblaj strandoj en Brazilo – 3
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi-jare (2025) ni feriis denove en Bahio, aparte en Porto Seguro, en apuda urbo Arraial d’Ajuda kaj en Ponta do Corumbau. Kaj nun mi informas, kiel oni veturas de la unua al la tria loko, kaj vi perceptos, ke la belegaj strandoj de la tria estas sufiĉe malfacile alireblaj.
El la flughaveno de Porto Seguro oni iras en iu veturilo (buso, taksio ktp.) al proksima rivero kiu separas la urbon disde Arraial d’Ajuda. Tie oni krucas la riveron sur pramo en 15 minutoj. Ĉe la alia flanko oni prenas buson kiu veturas ĝis Arraial d’Ajuda (se oni volas resti tie) kaj ankaŭ ĝis la urbeto Caraíva.
Ĝis Arraial d’Ajuda ekzistas asfalto, sed poste ekzistas nur 52 km-n longa ege malebena tervojo. La tre malagrabla veturo daŭras pli ol tri horojn. Sed la plej granda problema estas, ke la busoj veturas nur dufoje tage. Oni povas preni taksion, mas ĉiuj estas tre multekostaj.
Verdire motorveturiloj ne povas iri ĝis Caraíva, sed devas halti antaŭ rivero (kie situas la vilagxeto Nova Caraíva). Caraíva mem estas ĉe la alia flanko. Oni krucas la riveron en malgrandaj, mallarĝaj boatoj.
Caraíva estas urbeto en kiu ĉiuj vojoj estas el sablo kaj en kiu motorveturiloj estas malpermesitaj. Ĝi vivas ĉefe de turismo. Validas la penon ekkoni tiun ĉarman urbeton.
Se oni volas iri al Ponta do Corumbau, necesas preni bugion. Tiaj bugioj – kiuj ne rajtas kruci la vilaĝeton – parkadas proksime al la rivero, do oni povas iri tien piede en proksimume 5 minutoj. La veturo ĝis Ponta do Corumbau – tra indiana rezervejo kaj evidente sur tervojo – daŭras 30 minutojn kaj kostas ĉirkaŭ 40 dolarojn.
Sed denove la transportilo ne povas iri ĝis onies celo, sed devas halti antaŭ alia rivero. Tie atendas turistojn boatistoj kun iliaj kanuoj. Ili kondukas – je prezo fiksita de ilia asocio (proksimume kvar dolarojn kaj duono en 2025) – al la alia flanko, pelante la kanuojn kun longaj lignaj stangoj. La krucado de la mallarĝa rivero daŭras nur ĉirkaŭ kvin minutojn.
Ĉe la alia flanko atendas kelkfoje viro kiu sin proponas porti tra la strando al la Ponta do Corumbau onies valizojn – je prezo pri kiu oni povas marĉandi, sed ĝenerale la prezo estas miaopinie sufiĉe alta.
Cetere, kiam ni – post tri tagoj en Corumbau (kiu estas la vilaĝeto kiu situas 5 km-n de la terlango Ponta do Corumbau kaj al kiu tiu-ĉi apartenas) – reiris al Porto Seguro, ni trovis neniun por porti niajn valizojn kaj decidis puŝi kaj tiri ilin sur la – bonŝance sufiĉe malmoleta – sablo ĝis la rivero.
De tie ni reveturis al Porto Seguro same kiel ni estis alvenintaj al Ponta do Corumbau – kaj kiel ni estis reveturintaj en 2004.
Pri la Ponta de Corumbau menciindas, ke nun (en 2025) ekzistas tie kelkaj novaj, pli modernaj domoj, en kiuj vivas homoj venintaj el aliaj regionoj, post kiam ili estis elkovrintaj la belecon kaj trankvilecon de tiu loko.