Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Gijom’ Armide – Ri liberas [kantoteksto]

Amadeo Sendiulo publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Kantotekstofilmeto por la kanto «Ri liberas» fare de Guillaume Armide el ties albumo «Nenifar’».
https://youtu.be/yqBTcoGjuXI

La neoficiala esperanta vorto «ri» estas seksneŭtrala homa triapersona ununombra pronomo. Poni povas uzi ĝin parolante pri personoj, kies genro estas nekonata, nemenciinda aŭ pri homoj, kiuj elektis ĝin kiel sian preferatan pronomon. La lasta grupo ofte estas ipuloj, neduumuloj – genre neduumaj homoj, nek ulinoj, nek uliĉoj (iĉ = vira, ankaŭ neoficiala afero).

La filmeto estis pripensata jam ekde longe, ĉar «Ri liberas» estas unu el miaj plej ŝatataj esperantaj kantoj. La vera laboro tamen ne estis longa, mi komencis la 14-an de julio, (tio estas la internacia tago de neduumuloj, respondo al la tagoj de ulinoj kaj uliĉoj) kaj finis post la meznkonto. Kompreneble en mia tempozno, kiu estas somere UTC+2. Eble al vi daŭre estas la 14-a xD

Mi uzis la retejon Canva kaj la komputilan aplikaĵon Shotcut.
https://www.canva.com/
https://shotcut.org/

Kantoteksto:

Trudas al li lia liec’,
Agi, ami laŭ nia opini’

Trudas al ŝi ŝia ŝiec’,
Ne elekti laŭ sia decidec’

Ĉu vi scias kiel kondutu tiu hom’,
Kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi?

En li kaj ŝi
Enfermitas
Veraj homoj, laŭ mi,
Enfermitas

Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
Libere amas kaj ne zorgas, ĉu sam- aŭ malsamseksem’,
Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’

Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri
De li kaj ŝi

En li kaj ŝi
Enfermitas
Veraj homoj, laŭ mi,
Enfermitas

Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
Libere amas kaj ne zorgas, ĉu sam- aŭ malsamseksem’,
Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’,
Ĉar ri liberas,
Libere amas,
Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’

Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri
De li kaj ŝi

https://lyricstranslate.com/gijom-armide-ri-liberas-lyrics.html

Komentoj (1 komento)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas hundo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?