Realolud’ – Gijom’ duopumas kun Stéphane Damo

Guillaume Armide publikigis antaŭ 21 tagoj

03:35 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Verkis Gijom’ Armide kaj Stéphane Damo
Miksis Laurent Burgbacher

Aŭskultu kaj elŝutu la sondosieron ĉe Soundcloud : https://soundcloud.com/guillaume-armide/realolud

Teksto :

« Ludo finita » sur la ekran’
Zorge ŝi ĝin malŝaltas
Sed en ŝi fermeblas ne la kran’
Ŝia ludem’ neniam haltas
Ek al la realolud’ !

Trovis ri enan ludlokon
De kie ri
regas al ŝi
Spertas ri neniun ŝokon
Dum ŝi dronas en anksi’

Ĉiu estas nur rolulo
Ĉirkaŭ ri en
3D-a scen’
Ĉio estas nur simulo
Teatrejo sen kurten’

Al ĉiu vivokazaĵo li
Sin konektas tutsense
Ĉu kun ĝoj’ aŭ kun melankoli’
Imagu, ke li verkas mense
Muzikuĵon por la lud’

Trovis ri enan ludlokon
De kie ri
regas al li
Spertas ri neniun ŝokon
Dum li dronas en anksi’

Ĉiu estas nur rolulo
Ĉirkaŭ ri en
3D-a scen’
Ĉio estas nur simulo
Teatrejo sen kurten’

Realolud’ ! Ĉio estas nur realolud’ ! (x2)

Ĉiu estas nur rolulo
Ĉirkaŭ ri en
3D-a scen’
Ĉio estas nur simulo
Teatrejo sen kurten’

Help us caption & translate this video!

https://amara.org/v/qzYD/

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

BestoDomoAviadiloFenestro