Senĉesa ĉen’

Guillaume Armide publikigis antaŭ 2 jaroj

03:10 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

cc-by-sa 11.03.2017 Guillaume Armide kaj Laurent Burgbacher

Elŝutu la mp3-dosieron senpage ĉe : https://soundcloud.com/guillaume-armide/sencesa-cen

Youtube-kanalo de Laurent Burgbacher : www.youtube.com/user/okarojo

Soundcloud-konto de Laurent Burgbacher : https://soundcloud.com/okarojo

Bildo : Cold Chain far ep_jhu : https://flic.kr/p/64JBNG (cc-by-nc)

STROFO 1
Denove la sama rakont’
La samaj sentoj la sama hont’
Malsamaj roluloj kun sama rol’
Ligitaj al via maleol’
Ĝi ne estas malbona kutim’
Ne venas de malbona higien’
Tamen sen dub’ kaj sen fin’
Vian vivon regas iu sensenca ĉen’

STROFO 2
Vi kulpigas al la destin’
Malbona sorto, malbona sorĉ’?
Vi kulpigas al la patrin’
Kiun ronĝadis la sama rimors’
Dum vin okupas tia pens’
Malpli akras la ĝen’, malpli ardas la pen’
Sed ĉu vi demandas vin
Kiel vi kontribuas al tiu sensenca ĉen’?

STROFO 3
Fine venas al via kompren’
Ke la afer’ celas al via lern’
Via evolu’ via progres’
Via spirita kresk’
Ĉu do en la ĉiel’ sidas profesor’ ?
Ĉu do en la viv’ kuŝas pedagogi’ ?
Kial ĝi ne skribas en la marĝen’ ?
Kial ĝi instruas per tiu sensenca ĉen’ ?

Help us caption & translate this video!

https://amara.org/v/kynj/

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

meblodomobestonubo