Plej embarasema patro?
Radio Verda publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Plej embarasema patro?
Usona junulo suferadis embarason pro sia patro, kiu ĉiumatene en malsama kostumo ĝisis lin ĉe la lerneja buso dum tuta jaro.
Ĉio komenciĝis proksime al Sallagurbo, Utaho, Usono, kiam Dale Price kaj sia edzino Rochelle ekpensis ke estus amuze embarasi ilin 15-jaran filon per mansvingado dum li enbusiĝas je la unua tago de la lerneja jaro.
Poste Price auxdis kiam lia filo petis al sia patrino: “Ne lasu ke Paĉjo refaru tion.”
“Kia defio!” pensis la patro.
Ĉiun el la sekvaj 179 lernejaj tagoj, Price ĝisis sian filon mansvingante kaj portante kostumojn inkluzive de Elvis Presley, Batgirl, la Virineto de Maro, Princino Leja kaj Ruĝĉapulino.
Foje li uzis rekvizitojn, plej notinde porcelanan necesseĝon, kiun li trenis eksteren por sidi dum li legis ĵurnalon.
La filo, Rain, diris ke kvankam li unue trovis la matenan rutinon tre embarasa, li fine alkutimiĝis al la arlekenaĵoj de sia patro. Li konfesis ke la lastajn monatojn fariĝis pli amuze ol ĝene.
Foje la ŝoforo diras “ĝuu la spektaklon”. Ĉiuj ridas. La kunstudantoj de Rain lernis ŝati ĝin multe pli frue ol li mem. Li diris: “Ne estis ilia patro kiu vestadis sin kiel pajaco.”