Liturgiero — Kredokonfeso — Bizanca-slava
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hodiaŭ matene mi afiŝis la registraĵon de la Kredokonfeso laŭ la gregoria melodio. Jen estas la sama nicea-konstantinopola Kredokonfeso, sed kantata laŭ la tradicio orienta.
Tiu ĉi melodio devenas de la fama monaĥejo en Poĉajevo en Ukrainujo. Ĝi estas ofte uzata en la Ukraina Grekokatolika Eklezio, en la Ortodoksa Eklezio de Ukrainujo kaj de kelkaj aliaj slavaj eklezioj, kiuj uzas la bizancan riton. Kvankam la filmeto konsistas el kvarvoĉa melodio, mi registris ĝis trivoĉe (sen la aldo kaj movinte la sopranon okton sube).
✠ ✠ ✠
Mi pretigis ĝin por la 4a Internacia Reta Diservo en Esperanto, kiu jam estas spektebla ĉe Jutubo. Por partopreni la tutan diservon, sekvu la ligilon:
https://www.youtube.com/watch?v=AxHi76o4kkM
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al pastro Rohloff Wolfram, la iniciatanto de la Internaciaj Retaj Diservoj en Esperanto, kiu instigis min pretigi kaj registri tiun ĉi Kredokonfeson por la 4a IRDE.
La murpentraĵo de la komenco de tiu ĉi filmeto estas „La unua koncilo de Konstantinopolo”, pentrita en la Preĝejo de sankta Atanazio la Atosano, en la tre grava ortodoksa monaĥejo sur la monto Atoso en Grekujo.