O CAMINHO (VERSÃO CANTADA E EM PORTUGUÊS DO POEMA LA VOJO)

Josenilton kaj Madragoa publikigis antaŭ 2 monatoj

03:12 esperanta

  • 7
  • 0
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Original de Lázaro Luís Zamenhof
Tradução de Sylla Chaves
Musicado por Gianfranco Molle, o Ĝanfranko

O CAMINHO
No meio da treva nosso alvo fulgura,
cobrindo o caminho de luz.
É como, na noite mais lúgubre e escura,
a estrela que orienta e conduz.
Que importam fantasmas, por entre o arvoredo,
motejos, fracassos? Seguimos sem medo,
pois claro, direto, real, definido
é ele, o caminho escolhido.

Unidos, tenazes, sigamos avante
na luz que nos vem do infinito,
pois mesmo minúscula gota, constante,
consegue romper o granito.
Com a força que vem de vontade obstinada,
paciência e esperança, prossegue a jornada,
e é certo que, enfim, chegaremos um dia,
a um mundo de paz e harmonia.

Sementes que vamos lançando no mundo,
às vezes, são vaga promessa…
E muitas se perdem no solo infecundo,
mas nosso trabalho não cessa.
“Oh, pára!” – nos dizem alguns pela rua,
mas o coração só nos diz: “Continua!
Semeia, semeia, que o fruto virá!
Teu neto te agradecerá!

Se a seca se alonga, se folhas fenecem
e súbito vento as carrega,
nós logo sentimos renovos que crescem,
e um verde mais vivo que chega.
O nosso punhado de bravos não cansa.
É árido o mundo, mas grande a esperança.
Da estrela nos guia o fulgor permanente
ao alvo que temos em frente.

Unidos, tenazes, sigamos avante
na luz que nos vem do infinito,
pois mesmo minúscula gota, constante,
consegue romper o granito.
Com a força que vem de vontade obstinada,
paciência e esperança, prossegue a jornada,
e é certo que, enfim, chegaremos um dia,
a um mundo de paz e harmonia.

Komentoj (1)

  1. Mi ege dubis ĉu indas ke tiu ĉi filmeto restos ĉe tubaro, ĉar ĝi ne estas en Esperanto, nek temas pri Esperanto. Fine, ĝi restas ĉi tie, ĉar la afero ke ĝi estas originale verkita de Zamenhof en Esperanto kaj tradukita en la portugala faras ĝin sufiĉe interesa, por Esperantistoj.

    Laŭ https://eo.m.wikisource.org/wiki/Originala_Verkaro/VI/2

    Jen la originala teksto:
    Tra densa mallumo briletas la celo,
    Al kiu kuraĝe ni iras.
    Simile al stelo en nokta ĉielo,
    Al ni la direkton ĝi diras.
    Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
    Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
    Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
    Ĝi estas, la voj’ elektita.

    2.Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
    Ni iru la vojon celitan!
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
    Traboras la monton granitan.
    L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco —
    Jen estas la signoj, per kies potenco
    Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
    Atingos la celon en gloro.

    3.Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
    Pri l’ tempoj estontaj pensante.
    Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
    Ni semas kaj semas konstante.
    „Ho, ĉesu!“ mokante la homoj admonas, —
    „Ne ĉesu, ne ĉesu!“ en kor’ al ni sonas:
    „Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
    Se vi pacience eltenos.“

    4.Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
    Velkantajn foliojn deŝiras,
    Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
    Ni forton pli freŝan akiras.
    Ne mortos jam nia bravega anaro,
    Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
    Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
    Al cel’ unu fojon signita!

    5.Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
    Ni iru la vojon celitan!
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
    Traboras la monton granitan.
    L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco —
    Jen estas la signoj, per kies potenco
    Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
    Atingos la celon en gloro.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj