Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Asista Ĝenerala Sekretario de UN Fabrizio Hochschild okaze de la Monda Festivalo de Esperanto 2020

United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la ligilo de la UN-enketo en Esperanto:
https://un75.online/?lang=epo

Parolado de Asista Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Fabrizio Hochschild okaze de la Monda Festivalo de Esperanto, 20 junio 2020

Koran saluton. Mi ĝojas sendi ĉi tiun mesaĝon pri la lanĉo de la virtuala mondfestivalo de Esperanto.

Mia nomo estas Fabrizio Hochschild. Mi estas el Ĉilio. Mi gvidas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj marki sian 75-an datrevenon ĉi-jare en 2020.

Mi scias, ke tiu ĉi Festivalo naskiĝis el neceso, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto, kiun mi planis ĉeesti, devis nuliĝi pro KOVIM-19. Sed mi kredas, ke tio, kio anstataŭas ĝin – tri monatoj da prelegoj kaj diskutoj pri Unuiĝintaj Nacioj 75-jara – estas eĉ pli bona, kaj mi ĝoje antaŭvidas la rezultojn de viaj diskutoj.

Esperanto ĉiam estis pli ol nur lingvo. Ĝi estas esprimiĝo de tutmonda solidareco kaj voko al agado por tutmondaj interkompreniĝo kaj civitaneco. Nun, pli ol iam ajn antaŭe, UN bezonas subtenon de la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj.

Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 75-jara ĉi-jare. Estas tempo de granda renverso en la mondo, same kiel estis kiam ni fondiĝis en 1945.

Multaj evoluoj kun kiuj ni hodiaŭ luktas estus neimageblaj al niaj fondintoj:
ke homa agado ebligus tergloban temperaturan kreskon, je risko de miliono da specioj, inkluzive de la nia;
ke novaj teknologioj radikale aliformigus la manieron laŭ kiu ni vivas, laboras, kaj interagas.

Sed multaj hodiaŭaj problemoj estus eĉ tro konataj: milito, dislokigo, grandpotencaj rivalecoj, koroda naciismo, diskriminacio, mistrakto.

Ni multe progresis dum la pasintaj 75 jaroj. Ni saltis antaŭen en edukado kaj en atakado de malriĉeco kaj malsato. Ni gajnis grandajn venkojn. La elimino de variolo per si mem savis milionojn da vivoj. Sed progreso ne ebenis, kaj malsukcesoj ofte tragikis. Post tri jardekoj da laboro por Unuiĝintaj Nacioj ĉekampe, mi portas la privilegiojn kaj ŝarĝojn de malsukcesoj kaj sukcesoj.

Finfine, Unuiĝintaj Nacioj reprezentas la homajn esperojn kaj aspirojn pri pli bona estonteco. Sed ankaŭ temis pri pragmata respondo de mondaj gvidantoj kiuj ekkomprenis, ke kunlaboro kaj kompromiso estas malpli kostaj ol milito.

Sepdek kvin jarojn poste, la kostoj de militoj kaj nekunlaboro kreskis grandege. Klimatŝanĝiĝo kaj nukleaj armiloj estas minacoj al nia ekzisto. Pandemioj kaj kiberkrimo ne respektas landlimojn. Ili ne estas solveblaj de unusola lando, kiel ajn granda aŭ potenca. Ni bezonas internacian kunlaboron por stimuli agadon kaj kunligi la eblecojn de la estonteco, ĉu temas pri levigo de la avantaĝoj de la novaj teknologioj aŭ konstruo de karbone neŭtrala mondo.

KOVIM-19 montris kiel esence estas labori trans landlimoj, sektoroj kaj generacioj. Ĝi malkovris nian fundamentan interdependon. Ni estas nur tiel fortaj kiel la homoj plej vundeblaj inter ni. Ni bezonas tutsocian respondon por fronti tiun ĉi krizon kaj certigi nian pli bonan resaniĝon.

La pasintaj monatoj montris al ni, ke eblas grandegaj transformiĝoj kiam politika gvidado harmonias kun publika apogo. Ni konstruu sur tio. Venis tempo ne plu labori kiel kutime. Venis tempo ekpraktiki la sindediĉon al estontaj generacioj kio esencas al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Jen la spirito laŭ kiu la Ĝenerala Sekretario deziras, ke ni marku tiun ĉi datrevenon – ne kiel feston sed kiel momenton de rekonsidero, de aŭskultado al “Ni la Popoloj”.

Ni lanĉis tutmondan konsultiĝon por kolekti la vidpunktojn de homoj el ĉiuj vivmanieroj kaj svarmakiri viajn solvojn al la defioj kiujn ni frontas.. Mi esperas, ke vi ĉiuj partoprenos per nia unuminuta enketilo ĉe http://www.UN75.online, inkluzive en Esperanto.

La rezultojn ni prezentos al mondaj gvidantoj en septembro 2020 kiam la ŝtatoj akceptos deklaron pri la 75-jariĝo. Tiu deklaro estos okazo prezenti alvokon al agado por sekurigi la estontecon kaj sendi mesaĝon de espero al homoj tra la mondo. Bonvolu helpi nin igi tiun ĉi momenton decida.

Dankon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Unu bovino muĝas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?