Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de Homrajta Tago, 10 dec kaj Zamenhof Tago, 15 dec, 2019

United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro, 2019

Ĉiujare, la 10-an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Fundamenta al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj enskribita en ties Ĉarton estas respekto de homaj rajtoj kaj la rajto de ĉiuj homoj vivi siajn vivojn en libereco kaj digno. Artikolo 1.3 de la Ĉarto aludas al celado “antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.”

Homrajta Tago estas aparte grava al nia Asocio, Universala Esperanto-Asocio, pro du kialoj.

Unue, ĝi memorigas nin, ke, jam en la jaro 1947, la nova statuto de nia Asocio enhavis deklaron, ke respekto de homaj rajtoj estas necesa kondiĉo por nia laboro kiel neregistara organizaĵo. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi restas esenca elemento en nia laboro.

Due, Homrajta Tago okazas kvin tagojn antaŭ Zamenhof-Tago, la 15-a de decembro, la tago en kiu la fondinto de la Internacia Lingvo Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis en 1859. Niaj lokaj kaj naciaj kunlaborantoj ofte festas la Tagon de Homaj Rajtoj kaj Zamenhof-Tagon samtempe, emfazante la ligon inter la streboj de Zamenhof favore al internacia interkompreniĝo, unuflanke, kaj la rekonado de universalaj homaj rajtoj, aliflanke.

La alvoko de la Ĉarto de UN pri “respekto al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio” memorigas nin, ke netolero de lingvaj diferencoj ofte formas la radikojn de ksenofobio kaj povas provoki perfortajn konfliktojn. Pro tio nia Asocio alvokas al respekto de ĉies lingvoj, kaj antaŭenigas la Internacian Lingvon Esperanto kiel ponton trans lingvaj diferencoj.

Okaze de Homrajta Tago 2019, ni alvokas al respekto por lingva malsameco, por ĉies rajto uzi la propran lingvon, kaj por klopodoj trovi pontojn inter lingvoj, kiuj favoras egalecon, toleremon, kaj pacon.

http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/2019-dec-10-15-afisho-EO.jpg

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Bovino donas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?