Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Parolado de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko 16 nov 2019

United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Parolado de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 16 nov 2019

Teksto de la parolado dum plena sesio
laŭtlegita de François Lo Jacomo, la 16an de novembro 2019,
nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

Sinjoro Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco,
Sinjorino Ĝenerala Direktoro de Unesko,
Ambasadoraj Moŝtoj,
Gesinjoroj,

Dankon al Sinjorino Azoulay pro ŝia aserto, en 2018, ke Unesko “dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj”. Dankon al Unesko, ke ĝi asociiĝis, en 2017, al la centjariĝo de la morto de Ludoviko Zamenhof, konstruinto de Esperanto.

Partnero de Unesko depost 1954, elektita en marto 2018 estrarano de la Konferenco de NROj en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Universala Esperanto Asocio, kune kun la Esperanto-instruistoj kaj la esperantista junularo, zorgas pri disvastigo de la idealoj kaj valoroj de Unesko.

Afriko, prioritato de Unesko, gastigos post unu monato en Burundo la 7an Afrikan Kongreson de Esperanto, kun jam 150 aliĝintoj. La asocio “Scioj sen bariloj” ĵus organizis en Benino klerigan seminarion pri dungoserĉado por afrikaj virinoj, instruante al ili ankaŭ kiel skribi sian fonuan lingvon kaj kiel paroli Esperanton. En tiu ĉi internacia jaro de indiĝenaj lingvoj, ILEI proponas, ke Unesko kolektu, traduku kaj eldonu ĉefverkojn de minacataj aŭ forpelitaj indiĝenaj popoloj.

En 2018, Unesko konsentis patroni la 70an datrevenon de Mondcivitanoj, kaj nia organizaĵo aktive kunlaboras en forumo okazonta en 2020 pri mondcivitaneco, pruvante, “ke la bezonon pri komuna lingvo eblas akordigi kun la neceso protekti la lingvan diversecon”. En tiu ĉi lukto kontraŭ la lingva diskriminacio, dum la konferenco de UN pri civila socio, fine de aŭgusto 2019 en Sallagurbo, UEA gvidis atelieron titolitan “Ĉu la angla sufiĉas? Aŭskultante la multajn voĉojn de la mondo”.

« Multaj voĉoj, unu mondo »: jen cetere la slogano de Unesko-Kuriero, kiu aperas en dek lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Kaj pro la kontribuo, kiun Esperanto alportas al la kultura diverseco, ni deziras, ke ĝi iĝu rapide registrita en la listo de nemateria kultura heredaĵo de la homaro, ĉar ĝi jam troviĝas en la naciaj listoj de Pollando kaj de Kroatio.

En tiu ĉi mondo, kie ĉio moviĝas rapidege kaj multobliĝas interŝanĝoj inter landoj de la tuta mondo, ni elektu instrui la lingvon, kiu estos lernita rekorde rapide, kun facileco danke al ĝia logiko, kun efikeco ĉar ĝi estas fonemika, kun entuziasmo ĉar ĝi estas justa.

Dankon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas la nomo de la stelo kiu la Tero ĉirkaŭas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?