#mondafest2020 Festivala Temo: “UN 75-jara” – Inaŭgura Parolado – Humphrey Tonkin

UEAviva publikigis antaŭ 10 monatoj

15:57 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La temo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo devus esti “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. UEA elektis tiun temon por emfazi la gravecon de la 75-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉefe por doni atenton al la graveco de tutmonda agado por krei tutmondan harmonion ne nur inter homoj ĉie,
sed ankaŭ inter la abundaj specioj kiuj konsistigas nian mondon. Kaj same emfazi la gravecon de Esperanto kiel ilo en la diskutado kaj plenumado de tiu harmonio.

Pro la nuligo de la 105-a UK la Monda Festivalo de Esperanto alprenis tiun temon. Humphrey Tonkin, estro de la Komisiono de UEA pri Rilatoj kun UN, faris la paroladon, kiu inaŭguras la temon en #mondafest2020.

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj