Kajto – Vojaĝo Suden
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Vojaĝo Suden
Albumo: Tohuvabohuo (1993)
Teksto : William Auld
Muziko : Nanne Kalma
En skuno mi vojaĝos al la suda mar’
Per ĉi velado pasos pli ol unu jar’
Jo ho! la alta vel’, jo ho! la venta pel’
Jo ho! la sala hulo, oh! jo ho! la salta pru’,
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu.
Funebru, junulinoj, maristo iras nun.
Kaj sur koral-insulo, kun perloj en lagun’
Jo ho! li trovos junan karulineton brunan
Kaj la veladon skunan li ne memoras plu!
Ah! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu!
Ah! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
Li ne memoros plu!
Mi amis vin, Katina, per pasia am’
Sed voĉo de la suda maro vokas jam
Jo ho! la alta vel’, jo ho! la venta pel’
Jo ho! la verda fundo, oh! jo ho! la flusa flu’,
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu.
Mi lasas vin, Katina, ploranta sur la kaj’,
Kaj mia kor’ sopiras antaŭen al Havaj’,
Jo ho! mi trovos junan karulineton brunan,
Kaj nian vivon kunan mi ne memoros plu!
Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
mi ne memoros plu.
Ah! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu!
mi ne memoros plu.
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu!
Ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu