Kajto – Iri Vendi Azenon
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- 1 Komentoj
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Esperanto muziko de Kajto, kiu ili kantas a cappella.
Iri vendi azenon
Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris kun la patro fil;
Trotis besto hufofere
Tronis paĉja moŝt sursele.
Laŭ la ir komentis oni:
jen la olda senkorulo
Igas ŝvite filon droni
Mem paŝae tiu nulo
Volas, fi! Ja nur imponi
Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris patro kun la fil;
Trotis besto hufofere
Reĝfieris fil sursele.
Laŭ la voj komento ĥora:
jen la kompatinda paĉjo
Lin misuzas fil senkora
Pensas nur pri propra plaĉo
Sort oldula ja dolora.
Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris patro plu kaj fil;
Trotis besto hufofere
Logis miron malplensele
Laŭ la strato jen komento:
besto certe senvalora
Ke ĉi ambaŭ en konsento
Ĝin ne rajdas, plejsekura
Avertil je aĉet-tento.
Kun azeno al foiro
Ne plu iris vendocele
Ne plu iris gajnespere
Kun la patro jam la fil
Trotis besto hejmencele
Sidis ambaŭ nun sursele.