Sinkopo – Via koko, kamarado
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Esperanto versio de la popola galega kanto “O voso galo comadre”. Ĥoraranĝo de Miguel Groba kaj traduko al esperanto de Manuel Pancorbo.
Filmis kaj aranĝis Liven Dek
Via koko estas bubo,
lin vi dresu, kamarado!
Li blek-kantas ĉiun nokton
apud mia dom-fasado
(Refreno)
Se vi volas svati min
lavu la vizaĝon, ĝis la fin’!
Mi deziras edziniĝi
mankas ve! al mi kostumo
Edziniĝu se vi amas,
ĉar cetero iĝos fumo
La patrinoj kolektiĝas
ĉe l’ rivero por ve-plori
Ĉar kokino amas kokon,
sed li celas nur amori