Fintero (de Ivan Poumir)
Kapskuanto publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Aperis nova Esperanta metala artisto – Ivan Poumir de Francio. Legu pli en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/683879
Mi ne estas posedanto, nek prizorganto de aŭtoraj rajtoj, tiuj apartenas al la kreinto. Tiu ĉi “filmeto” estis publikigita por plipopulargi la kanton kaj la aŭtoron kaj estas tute nekomrca. m/
Fintero
Teksto kaj muziko : Ivan Poumir
Fadeno tranĉas la horizonton
kaj sangeltiras la nubojn
ĉiuvespere kantas la vento
Sur la feŭdo kie tiom da stonoj
fariĝis sablo kaj tiom da homoj
fariĝis nur ia malpura polvo
Nesciataj estas iliaj nomoj
de la bestoj kiuj manĝos post batalo
Sed la leĝo tie kondiĉas ke nur la
kanto gravas
ĉar ĝi ĉiam trafas vin
Fintero
tie haltos nia rajdo
Longtempe
atendis la korvoj
Finfine
ni forlasu la volon
Ni forĵetos la vestojn
de forgesitaj vivoj kaj
ni eltiros fairotatuaĵojn
de trivita haŭto por penetrigi
la sunon, akvon kaj salon
Ne plu ekzistas la limoj
kiam kantas la vento kiu forprenas
la lastajn vortojn el niaj buŝoj
Restas sole ondoj
Komprenu ke nur
hazardo pravas
ĉar ĝi tiam regas nin
Fintero
tie gisos la armilojn
Delonge rustaj per malvero
Finfine ni ekdormu sur ilin