CASTRO ALVES – LA POETO DE LA SKLAVOJ — (14/03/1847 – 06/07/1871)
Josenilton kaj Madragoa publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
LA KRUCO APUD LA VOJO
Vi, kiu celas al la internlando, se iam vin haltigos la scivolo pri forlasita kruco ĉe vojrando, ĝin lasu pace dormi en izolo.
La bonodora rosmarenbranĉeto ĵetita dank’ al via sento pia, nur kaŭzos la rompiĝon de kvieto de ripozanta aro papilia.
Ĝi estas de obskura sklavo tombo;
ĉar lin la vivo taüzis senkompate,
lin lasu dormi sub la herba ombro,
de Dio prizorgita delikate.
Li ne bezonas vin. Tanagrokanto vespere estas lia rekviemo. Palumbo sur la branĉ’ de kampa planto plenigas izolejon per plorĝemo.
La parazito de la kruĉo brakojn per flora cirkaŭpreno streĉe ligas. Sur herbo la rosgutoj formas flakojn; por li lampiro torĉon ekfajrigas.
Dumnokte, kiam la arbar’ senbruas, sekretojn diras tomb’ al Dia Mastro.
Al buso de kaskado voĉon gluas, flugilojn orajn al ĉieloastro.
Pasanto! por la sklavo-kondamnito
trankvila dormo ĝuste nun alvenis!
Ne rompu pacon de la nuptolito,
libero ĵus lin kiel edzon prenis.