Bologna: la nova subtera stacio por la grandrapida trafiko – Vito Tornillo | IRIS 2021
TEJO Esperanto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ekde Decembro 2009 la grandrapida fervojlinio “Alta Velocità (AV)” de Torino ĝis Salerno estas finkonstruita (ĉ.1000 km).
La grandaj stacioj tuŝataj de la grandrapida linio (Torino PN, Milano C., Firenze SMN, Roma Ter., Napoli C.) estas ĉiuj sakstacioj, kie necesas inversigi veturdirekton, kun sekva tempoperdo de ĉirkaŭ 20 minutoj; tio vanigas la tempoŝparon akirita dank al la granda rapido sur la linio. La sola stacio traveturebla estas Bologna Centrale, sed la trairo de ĝia nodo estis granda problemo.
En la projekto de la itala grandrapido estis antaŭviditaj adekvatigoj por travetureblo en ĉiuj stacioj, sed por la nodo Bologna tio iĝis prioritato, ĉar ĝi estas fundamenta trajninterŝanĝa punkto ene de la fervoja sistemo nacie kaj eŭrope.