HEJMO (Teksta-muzikvideo) – Albumo “Kien vi iros? – Rafael Milhomem VINILKOSMO Esperanto-Muzik-Prod. publikigis antaŭ 1 jaro 05:18 esperanta 15 1 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Esperanto : Apero la 17an/01/2020 de la bita albumo “Kien vi iros?” de Rafael Milhomem (Brazilo). Esperanta mondmuzika albumo instrumenta kaj kun du titoloj kantitaj. Ĝi disponeblos en diversaj bitaj formatoj ĉe : https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem.html Malsupre aperas la kompleta teksto de la kanto (poemo verkita de Marjorie Boulton) Français : Sortie le 17/01/2020 de l’album numérique “Kien vi iros?” de Rafael Milhomem (Brésil). Album espéranto instrumental de Musiques du monde et de deux chansons. Il sera disponible dans plusieurs formats numériques sur : https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/lyrique-chorales/rafael-milhomem.html English: Released on 17/01/2020 of the digital album “Kien vi iros?” by Rafael Milhomem (Brazil). Esperanto instrumental album of world music and 2 songs. It will be available in several digital formats on: https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/lyric-songs-choirs/rafael-milhomem.html Teksto de la kanto. Hejmo (prezentas Karliene kaj Muniz) Teksto: Marjorie Boulton Muziko: Rafael Milhomem Junaj geedzoj ĝin aĉetis. Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno kaj ŝtofo ordigite netis, kaj meblo ŝajnis amosigno. Ili vivadis pene, ŝpare, sed ĝoje, kreis sian neston, revadis pri la hejmo pare, kaj prifieris tolokeston; tapetis murojn, plantis florojn, preparis robojn por la tria – kiu alportis ja laborojn, sed igis hejmon ĝojradia. Pli da infanoj; pli da penoj; da maltrankvilo, kaj sufero; pli da laboroj, pli da benoj, da estonteco kaj espero. Mebloj akiris siajn mitojn; infanoj kreskis; ili kreis proprajn memorojn, etajn ritojn ; mezaĝa paro jubileis – Bombo detruis dum sekundo rikoltajn dudekkvin septembrojn, kaj lasis sur malpura grundo nur meblopecojn, sangajn membrojn. Montri pli...