Fervojoj por Daŭripovo – Stefan MacGill | IRIS 2021
TEJO Esperanto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
IRIS – Internacia Reta Interfaka Simpozio okazos de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021. Partoprenu podiajn diskutojn kaj pridiskutu tiun ĉi kontribuon kaj multajn aliajn: https://iris.tejo.org/
Fervojoj povas ludi gravan rolon en la transiro al renovigeblaj energifontoj kaj monda daŭripovo. Ni esploros kiel tio povos okazi kaj proponi strategiojn por efikigi la retojn de altrapidaj fervojlinioj en Afriko kaj Usono, kune kun proponoj por evoluigo en Eŭropo kaj Sud-Ameriko. En Azio ni notos la pioniran rolon de Japanio, la eksplodan kreskon en Ĉinio kaj la kontribuon de altrapidaj linioj en Koreio kaj Tajvano. Ni rigardos kiel fervojoj povos mildigi la klimatŝanĝajn efikojn de troa kaj malnecesa aviadila kaj ŝosea uzado. Fervojoj jam demonstris la kapablon konkurenci en vojaĝoj ĝis mil kilometroj, kaj ĝis 1500 km. por noktaj vojaĝoj. Ni esploros la efikojn de elektrizado de fervojoj, kune kun la influo de altrapidaj linioj. Ni esploros la limojn kaj bremsojn de la fervoja kontribuo al homa moviĝo. Elektrizado estas multkosta kaj pravigebla nur por linioj kun signifa trafiko. Sekve, por periferiaj linioj sen multa trafiko, la mondo esploras aliajn manierojn uzi elektron sen la pendigo de dratoj: hibridaj, bateriaj aŭ hidrogenaj trajnoj. Ni esploros la eblojn por tram-trajnaj solvoj, por bonigi la interŝanĝon de inter- kaj intra-urbaj solvoj. Ni pristudos la trajnkonstran merkaton – la tradiciajn gigantojn (ĝis nun kvar, sed nun tri)kaj la novajn alvenintojn (almenaŭ kvin!). Konklude ni omaĝos al la hisotrio de vapora trakcio kaj antaŭen al la efikeco de elektra trakcio kaj kontribuo al la medi-amikaj movebloj por homoj.