Jonny M – Ni estas fortaj (Album “Kreaktiva”)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Aĉeti aŭ pliaj informoj / More information or buy here: https://jonny-m.org/kreaktiva
Jen “Ni estas fortaj” el la nova albumo de la fama regekantisto Jonny M. 14 freŝnovaj kantoj, inter alie kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin.
Here is the song “Ni estas fortaj”, found on the new album of the fameous reggae singer Jonny M. 14 fresh new songs, i.e. Collaborations with La Perdita Generacio, Dolchamar and j O m O, rythms to dance and texts to think about await you.
Teksto / Lyrics:
Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon,
li zorgas pri vi, parolas kun vi,
komune ni estas fortaj.
Se vi sentas vin tre sola,
alparolu esperantiston.
Homoj ŝatas esti kunaj,
komune ni estas fortaj.
Se la laborado ĝenas vin,
ĵetegu la aferojn for!
Diru „peeep“ al via ĉeful’.
Ĉar estas sensenca labor’!
Se konato dormigas vin
per rakonto enuiga,
diru „Ĝis“ al tiu nul’,
via vivo ne senfinas.
Se mensogas via prezidanto,
ne nur plendu pri li!
Diru „Ne!“ al lia agad’
voĉdonu por alia parti’!
Se taga programo aĉas laŭ vi,
kaj la manĝo ne taŭgas por ventro.
ne plendu sed helpu organizi
la venontan eventon.
Se ŝuojn aĉetas la koramikino,
kaj vi devas pagi.
Nu trankviliĝu kaj atendu
miraĵon en la lito!
Se via koramiko trompas je vi:
kia stultulo li estas!
Diru „peeep“ ankaŭ al li
kaj memoru: Jonny M ĉiam pretas!