Jonny M – Parolu (Album “Kreaktiva”)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 21 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Aĉeti aŭ pliaj informoj / More information or buy here: https://jonny-m.org/kreaktiva
Jen “parolu” el la nova albumo de la fama regekantisto Jonny M. 14 freŝnovaj kantoj, inter alie kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin.
Here is the song “Parolu”, found on the new album of the fameous reggae singer Jonny M. 14 fresh new songs, i.e. Collaborations with La Perdita Generacio, Dolchamar and j O m O, rythms to dance and texts to think about await you.
Teksto / Lyrics:
En mia poŝ’ ne troviĝas moneroj
sed la kapo plenas de memoroj
ja plej valoras l’enhavo
ne de l’monujo sed de la cerbo.
Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- ho-ho,
mi spertas ke lertas prove esprimi ĉion- ho-ho.
Do parolu- ekzercu babiladon!
Parolu- por pli bona lernado!
Parolu- kaj poste vi miras:
per parolado ĉio solviĝas!
Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- hoho,
mi spertas ke lertas prove esprimi ĉion- hoho.
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno- ho-ho.
Do spite al via nekredeble pigra cerbo- hoho.
Mi pensas ke vi devas lerni toleremon
por eviti interlingvan kverelon
Mi kredas ke vi povas lerni novan lingvon,
per tiu vi grandigas vian scion
Ni kreas novan mondon per optimismo
La infanoj havu bonan futuron
per paca parolado…
Do parolu, ekparolu… jes parolu!
Ĉu vi konas la deziron kuri for,
ĉar lingvo donis al vi kapdoloron
Foje ŝajnas nelernebla
la lingvo estas interstela
Sed vi ankaŭ lernis Esperanton
spacas en la kapo por pli granda kvanto
ĉar vi ankaŭ lernis esperanton
kaj nun kunkantu la kanton!
4x Ĉiam kiam mi lernas novan lingvon- hoho!