Jonny M & La Perdita Generacio – Alte kaj espere (Album “Kreaktiva”)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 21 Spektoj
- Komentu!
- 7
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Aĉeti aŭ pliaj informoj / More information or buy here: https://jonny-m.org/kreaktiva
“Alte kaj espere” el la nova albumo de la fama regekantisto Jonny M. 14 freŝnovaj kantoj, inter alie kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin.
“Alte kaj espere”, found on the new album of the fameous reggae singer Jonny M. 14 fresh new songs, i.e. Collaborations with La Perdita Generacio, Dolchamar and j O m O, rythms to dance and texts to think about await you.
Teksto / Lyrics:
Levu vian pugnon
alte kaj espere!
Levu vian pugnon
por pacemo surtere!
Levu vian pugnon
dance prefere!
Ĉu vi volas pacon?
Nu vivigu ĝin, vere!
Hohoho mi estas Jonny M
ni estas LPG
Ni volas diri iom pli
pri atomenergi’
ĝi estas frenezi’
nur la nukleara industri’
profitas de ĝi
nek vi nek mi
nek nia soci’
nek evoluo dauripova
Jam malnova
estas ĝi
simbol’ de pasintec’
kaj stultulec’
de la esper’
ke la ter’
kuŝis nur senviva
por homa konker’
Fiprofitas ĝi
la atomindustri’
sen duboj
ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn
se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj
eksplodigos nin al nuboj…
Levu vian pugnon, levu vian manon
levu la esperon, ek samideano!
Levu vian voĉon, lasu la ekranon!
Vivu vian eron – je via sano!
Ĉi ĉi ĉi, la verda energi’
jam funkcias ĝi
en la partoj
de diversaj landoj,
kaj la lokaj homoj
havas bonan sanon.
Do ek al nova plano-
savu la klimaton!
Kaj tro da rubujoj- nukleaĵvenenigitaj
kuŝas en la tero- por venontaj miloj da jaroj
Kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas.
Sed nenio ŝanĝiĝos,
Se ni ne ŝanĝos nin-
Se ni ne ŝanĝos nin!