JoMo = La Virbovo kaj la Luno

Jacinto Yogui publikigis antaŭ 13 jaroj

04:38 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Kanzono en Esperanto:

La virbovo kiu ekamis la lunon.

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera

Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej’
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej.
Rosmareno de montaro al rand’ de river’
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
Memoraĵojn de la luno konservas en la kor’

La luno dum nokto alvenas
El la profund’ infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BariloAŭtoNiEstas