Vojaĝoj en Amazonio (7)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La brazila marbordo longas pli ol 8.000 km-n, kaj ekzistas sennombraj strandoj kaj plaĝoj sur ĝi. Do kion specialan ni trovis en Alter do Chão kaj ĝiaj strandoj kaj plaĝoj?
Nu, ni multege ŝatas – krom vojaĝi al aliaj landoj por ekkoni iliajn kulturojn kaj vidindaĵojn – pasigi ĉiujare kelkajn semajnojn sur la brazila marbordo por profiti de belaj strandoj.
Mi klarigu: laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) “strando” estas “Bordo de maro, lago aŭ rivero sufiĉe ebena kaj sabloriĉa por la sun- aŭ akvo-banoj”, dum “plaĝo” estas “Strando, aranĝita por la akceptado de feriantoj”. Do mi devas uzi la du vortojn, ĉar kelkfoje mia teksto rilatas al strandoj (ne aranĝitaj por la akceptado de feriantoj), aliajn fojojn al plaĝoj.
Ni konas plejmultajn brazilajn marbordajn regionojn kaj multajn el la konataj – kaj ankaŭ el ne tre konataj – strandoj kaj plaĝoj.
Verŝajne pro tio, ke ni estas sufiĉe maljunaj, ni ne plu vojaĝas al la marbordo en suda kaj sudorienta Brazilo, ĉar tie la akvo estas tro malvarma por ni. Ni preferas la pli varman atlantikan akvon en nordorienta (kaj kelkfoje en norda) Brazilo.
Precipe kiam estas iomete malvarme en la regiono en kiu ni loĝas (dum la monatoj majo ĝis aŭgusto), ni – gemaljunuloj – volas fuĝi de la malvarmo, sed ĉe la nordorienta marbordo ofte pluvas en tiu periodo aŭ forte ventas, tiel ke ne estas agrable bani sin en la maro. Do tio estas la kialo kiu igis nin vojaĝi al Alter do Chão en aŭgusto: tie estas – por ni – agrable varme (30 celsiusaj gradoj aŭ pli), ordinare ne pluvas, kaj oni povas ĝui belegajn strandojn kaj plaĝojn kaj bani sin en la varma akvo de la rivero Tapajós kaj en lagoj.
Mi jam rakontis pri nia unua ekskurso. Duan ekskurson per rapidboateto ni faris la sekvan tagon. Denove estis iomete komplike elekti ekskurson kaj boatstiriston, sed post iom da atendo kaj konfuzo ni veturis kun ses aliaj turistoj en boato stirata de juna kondukisto.
La ĉefa celo estis la “kanalo de Jari”. Tiun ekskurson ni estis elektintaj ĉar multaj boatstiristoj reklamis ĝin. Ni ne demandis, kie troviĝas la “kanalo de Jari”.
La ekskurso komenciĝis iomete antaŭ la deka matene. Post kiam ni eliris el la riverbrako en kiu situas la “Insulo de Amo”, la juna stiristo veturis tre rapide laŭlonge de la dekstra bordo de la rivero Tapajós je distanco de ĉirkaŭ ducent metroj.
Pro la rapida veturo kaj la direkto de la vento la rivera akvo baldaŭ komencis iomete malsekigi min. La stiristi demandis min: “Ĉu gravas?” Mi respondis: “Ne, ne gravas.” Tamen la akvo malsekigis min pli kaj pli, kaj ankaŭ la aliajn pasaĝerojn. La vento blovis forte, kaj la ondoj plialtiĝis. Mi demandis min, kial la kondukisto – kiu evidente vidis, ke ni ĉiuj (kiel ankaŭ li mem) estis pli kaj pli malsekigataj – ne veturis pli proksime al la riverbordo, kie la ondoj estis malpli altaj.
Li ne nur daŭrigis la veturon malproksime de la bordo dum kelke da tempo, sed poste eĉ stiris rapidege direkte al la mezo de la rivero. La vento blovis pli forte, la ondoj ankoraŭ plialtiĝis. Fine mi demandis: “Ĉu la kanalo de Jari estas insulo en la rivero Tapajós?” – “Ne, ĝi estas malgranda brako de Amazono.” – “Kio? Brako de Amazono? Do ni devas traveturi la tutan riveron Tapajós?” – “Jes.”
Mi ege surpriziĝis kaj ektimis. Kial? Ĉar la Tapajós larĝas preskaŭ 14 km-n. 14 km-n! Traveturi ĝin en tiuj cirkunstancoj (forta vento, ondoj pli kaj pli altaj) ŝajnis esti sufiĉe danĝere. Fakte la boateto forte ŝanceliĝis meze de la rivero – kiu estis kvazaŭ maro. Ĉiuj pasaĝeroj – sed aparte mi, pro la direkto de la vento kaj de la ondoj – estis tute malsekigataj, kune kun ĉiuj niaj aferoj. Fakte ŝajnis, ke ĉiujn 30 sekundojn iu verŝis grandan sitelon da akvo sur min. Ege malagrable! Mi penis protekti mian kompufonon kaj bedaŭris ne povi filmi la okazaĵon, la aventuron, kies plej danĝera parto daŭris proksimume duonhoron.
Bonŝance ni alvenis al la “kanalo” sen ŝiprompiĝo, feliĉaj, sed ĝishaŭte malsekiĝintaj.