Amazing Grace in Esperanto
Exploring Esperanto publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 19 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Alex Vaughn Miller performs an Esperanto translation of the hymn “Amazing Grace” while playing the banjo.
Here’s a newer, shorter, higher-quality version: https://www.youtube.com/watch?v=iVJ89FwqVY4
Ĉu vi volas subteni la kanalon? Fariĝu patrono ĉe https://www.patreon.com/exploringesperanto
Here are the lyrics to two versions of the song:
Mirinda Grac’! Ho Dolĉa Son’!
trans. by Konisi Gaku
Mirinda Grac’! ho dolĉa son’!
Eĉ min elsavis ĝi.
Mi estis stulta kiel ŝton’,
Sed ĉion vidas mi.
Instruis grac’ al mia kor’
kaj timon pelis ĝi.
Superbis grac’, la Di-favor’,
kaj kredon trovis mi.
Danĝeroj, zorgoj kaj sufer’
senĉese trafis min,
sed graco ĉiam je mister’
per gvido savis min.
Promesis bonon la Sinjor’
al mi per sia vort’.
Li estos ŝild’ dum tuta hor’
tra l’ vivo ĝis la mort’.
Jes, kiam venos fin-moment’
de mia vivo-voj’,
mi restos tiam sen lament’
en pac’, en plena ĝoj’.
Tra dek jarmiloj en ĉiel’,
por laŭd’ al Dia glor’,
ne ĉesos kantoj de anĝel’
en bela, dolĉa ĥor’.
* * *
Mirinda Graco! Dolĉa Son’
trans. by Leonard Ivor Gentle
Mirinda Graco! dolĉa son’
Al mi eĉ savis ĝi,
Perdita estis mi kaj blinda, sen pardon’,
Trovita, vidas mi.
Instruis graco al la kor’,
La timon pelis ĝi;
Plej kara estas ĝi en ĉiu prova hor’
Post kiam kredis mi.
Tra multaj danĝeroj, zorgoj, pen’,
Persiste venis min,
Ĝis nun por mi la graco-subten’,
Ĝi gvidas min al Di’.
Promesis bonon la Sinjor’
Al mi, per sia vort’,
Li estos mia ŝild’ dum ĉiu batalhor’,
Al mi konstanta fort’.
Jes, kiam venos fina hor’,
Mirinda restos grac’,
Posedos tiam mi la vivon en glor’,
En ĝojo kaj en pac’.
Post miljaroj tie en ĉiel’,
Ĉe brila Dia tron’,
La laŭdo al Di’ restados la cel’—
Eterna unison’!