Omega – Fekete pillangó – Esperanto . subtekstoj
Antono Samak publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hungara popkanto kun kanteblaj Esperantaj subtekstoj:
Jen –
Vi denove ĉe pordo mia
Alvenis vi ofte iam
Ŝanĝiĝante ĉiam en la form’
En iluziplena mond’
Per flugiloj vi jam fluga for
Fuĝa amopapilio
For, vi flugu for
Brakum’ mia nun misvoj’
La kor’ glaciiĝis
Kiel iu ŝton’
Do vi fuĝu de mi nun for
Ĉar,
Ja vi komencis ludi en am’
Tiel vi min perdis jam
Kaj envenis en lokon vian
Konkerantin’ stranga
Ŝi ja flugas neniam for
Fulgonigra papilio
For, vi flugu for
Brakum’ mia nun misvoj’
La kor’ glaciiĝis
Kiel iu ŝton’
Do vi fuĝu de mi nun for
Eble, freneza ree iĝos mi
Permesu al mi, ke mi forgesu vin
For, vi flugu for
Kaptil’ por vi nokta hor’
La kor’ glaciiĝis
Kiel iu ŝton’
Do vi fuĝu de mi nun for
La kor’ glaciiĝis
Kiel iu ŝton’
Do vi fuĝu de mi nun for
Miaj kanto-tradukaĵoj troveblas en KantarViki:
http://kantaro.ikso.net/antono_samak