Kelkaj kantoj de Patric en Esperanto
Павел Можаев publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen kelkaj kantoj de Patric, tradukitaj al Esperanto de Ludmila Novikova kaj plenumitaj de Paŭlo Moĵajevo (Jalto, julio 2016, Krimeaj Esperanto-Tagoj). La tekstoj estas prezentitaj sube.
LA MIGRANTA BIRDO
Kiel vagbird’ – menestrel’ de l’ ĉiel’,
Mi al vi venos kaj kisos pro bel’.
Seniĝos vintro je blanka mantel’.
Ekkantos mi por la tuta vesper’.
Mi al vi kantos pri la primaver’,
Kiel vagbird’ plena de am-esper’.
Kiel vagbird’ en dezir’ pri amcel’,
Mi murmurados al via orel’.
Rakontos mi per mirinda fabel’
Pri l’ fora land’ de eterna somer’.
Mi al vi kantos pri vera liber’,
Kiel vagbird’ plena de la fier’.
Rf: Printempo estas por amor’,
Aŭtuno – por forfluga hor’,
En vintro restos rememor’.
Kiel vagbird’ sen fidel-iluzi’,
Mi fianĉringon ne donos al vi.
Sed mi ekĵuros al vi kun pasi’
Pri la reven’ post la vica migrad’.
Mi al vi kantos pri l’ama kor-ard’,
Kiel vagbird’ plena de la kovard’.
HO, MIA BELA CIKADINO
Mia belcikadino, iĝos mi cikadvir’,
Kaj pro via fascino mi ekflugos al vi.
Mia belcikadino, plenas mi de admir’.
Apud vi, sinjorino, estu mi kavalir’.
Ja mi dum longa temp’ vivis en la infer’.
Jen alvenis printemp’, kaj ekĉesu l’ sufer’.
Mia belcikadino, el la kor’ fluas kant’:
Estu vi amatino kaj mi – via amant’.
Mia belcikadino, mi ebrias sen vin’.
Estas vi por mi vino – tiel amas mi vin!
Ja dum tro longa temp’ min turmentis soif’.
Nun mi en la printemp’ trinku vinon de l’ viv’.
Mia belcikadino, iĝos mi vircikad’.
Kaj ĝis la vivofino daŭros nia flugad’.
Mia belcikadino, iĝos mi trobador’.
Gloros mi la destinon pro la festo de l’ kor’.
Ja mi dum longa temp’ vivis kiel ermit’.
Strebis mi al printemp’, kaj ĝi venis al mi!
EN LA TAVERNO DE EROSO
Pro la prujno glita longas mia ven’.
El gastej’ mi iras frue en maten’.
De malvarmo forta tremas mia korp’.
Lasu min tra l’pordo, lasu al la kor’!
Rf: Se Marina kantas, ĝojas mi pro l’ kant’.
Ŝia voĉo ravas, sorĉas la rigard’.
Movas ŝi la koksojn, movas per la tors’.
Plenas de muziko Taverno de Eros’.
Anizbrand’ kaj vino ebriigis min.
Kantu plu, Marina, mia belulin’!
La dezir’ min portas dormi pli kaj pli.
Lasu min tra l’ pordo, lasu al la lit’!
Kiel nokto belas, mia ĉarmulin’!
Mia viv’ ribelas, mildas la anim’.
Amu min plej forte per la tuta kor’!
Lasu min tra l’pordo, lasu al la korp’!